Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

535 kambio-garantio, subskribo en kambio de tria aŭ de pluraj personoj, kiuj per ĝi garantias por la ŝuldanto kaj en kazo de nepago, pagos anstataŭ la ŝuldanto mem.

536 kambio-akcepto, v. akcepto.

537 kambio-letero, v. kambio.

538 kanabo, herbo el kiu oni faras fadenojn, ŝnuretojn, ŝnurojn, teksaĵojn.

539 kancelario, oficeja ĉambro, kie oni akceptas klientojn, prenas aŭ liveras dokumentojn.

540 kantono, distrikto en Francujo kaj svislando.

541 kapitalo, rentodona mono.

542 kapitaligi, 1. kalkuli, laŭ antaŭfiksita procento, la kapitalon de ia certa rento, profito;

2. formi kapitalon per kolektado de enspezoj.

543 kapitalisto, persono posedanta kapitalon.

a) grandkapitalisto, persono posedanta grandan kapitalon.

544 kara, multekosta, de alta kosto, prezo.

545 karato, 1. pezunuo de diamantoj kaj perloj: 0,20;

2. 1/24 de l’ pura oro en alojo.

546 karavano, 1. kunvojaĝanta pilgrimantaro aŭ komercistoj kun siaj ŝarĝobestoj en landoj nemoderne organizitaj;

2. partoprenantaro en rondvojaĝo laŭ antaŭfiksita plano.

547 karavanestro, gvidano de karavano.

548 karbo, nigra, malmola substanco, restaĵo rezultanta el la arda konsumiĝo de organikaj materioj izolitaj de aero precipe uzata por hejti kaj kuiri.

549 karbopapero, v. papero.

550 karbono, kemia elemento el kiu ĉefe konsistas karbo, fulgo, grafito, kiun enhavas ĉiuj vivantaj estaĵoj. — Diamanto estas pura, kristalizita karbono. — (Kem. simbolo C).

551 karto, paperfolio maldika aŭ dika, kun desegnaĵo aŭ ilustraĵo aŭ surskribo uzata por sciigoj.