Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1378 veluro, silka aŭ lana teksaĵo, kies ekstera, rekta flanko konsistas el densa aro da mallongaj, brilaj, rekte starantaj fadenetoj.

1379 vendi, liveri, cedi ion por interkonsentita pago.

1380 venki, superi iun en konkurso, en konkurenco.

1381 verdikto, decido de juĝistaro.

1382 vermuto, speco de tonika vino.

1383 versto, rusa mezuro de longo por vojoj = 1067 m.

1384 veturi, esti transportata ien per speciala ilo.

a) aerveturado, veturado en aero.
b) marveturado, veturado sur maro (K. ŝipveturado, navigacio).

1385 vilaĝo, malgranda domaro eksterurba, loĝata precipe de terkulturistoj. (K urbo).

1386 vino, alkohola, fermentita trinkaĵo eltirita de samnomaj beroj.

1387 vinbero, frukto de samnoma arbeto; el tiu frukto oni faras vinon.

1388 vitro, perfekte travidebla, facile disrompebla substanco, uzata por fari botelojn, glasojn, fenestro-vitraĵojn ktp.

1389 vitraĵo, objekto, artiklo el vitro.

1390 vitrofandejo, loko, kie oni transformas silikan sablon kun potaso aŭ sodo en krudvitron.

1391 vizi, doni, skribi vizon.

1392 vizo, skribita atesto de aŭtoritato en pasporto, permesanta vojaĝon al alia lando aŭ forvojaĝon al la sia.

1393 vojo, spaco, laŭlonge de kiu oni iras piede aŭ per veturilo, sin movante de unu loko al alia (K. strato).

1394 vojaĝi, iri en neproksiman landon, lokon.

1395 vojaĝanto, persono, kiu vojaĝas.

1396 vojaĝisto, oficisto de firmo, vojaĝanta kun specimenaro, por komerca celo.

a) komerca vojaĝisto, v. vojaĝisto.

1397 volumo, libro enhavanta verkon aŭ parton de ĝi.