Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

1398 volumeno, amplekso de korpo, spaco de ĝi okupata.

1399 volvi, ĉirkaŭmeti ion sur ion, ĝin turnante sur ĝin. — Volvi fadenon sur bobenon.

a) envolvi, formi pakaĵon el io, ĝin enfermante en paperon, ŝtofon ktp., ĉirkaŭ ĝi fiksatan. (K. paki).



Z

1400 zinko, metalo komune uzata por kovri tegmentojn, por elektraj baterioj, ktp. (Kem. simbol. Zn).

1401 zono, certa spaco de lando, de teritorio.

1402 zorgi, atente uzadi siajn kapablojn por la bono de io, de iu.