Paĝo:Krilov - Fabloj de I. A. Krilov, 1910, Devjatnin.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— «Vi estas prava, sed ne tute:
Ĝis tero agloj iafoje malleviĝas:
Sed vi, kokinoj, ĝis la nuboĵ [tiel] ne leviĝas!»

Se iam antaŭ la okuloj
Talentojn iajn vidas vi, neniam penu
Difektojn trovi, sed pli bone vi komprenu
Diversajn bonajn ecojn de la talentuloĵ.

16. La muŝo kaj la vojaĝantoj.

Somere, dum varmega tago, en Julio,
Sur vojo sabla kaj dekliva,
Kun pakoj kaj kun granda familio,
Kaleŝo tre masiva
Treniĝis.
La kvaro da ĉevaloj tute forlaciĝis.
De loko la veturigisto saltis.
Kaj kiam la ĉevaloj haltis,
De ambaŭ flankoj ilin la veturigisto
Kun la lakeo batas. La sinjor' eliris,
La sinjorin' kun servantino, instruisto.
Sed la ĉevaloj la kaleŝon ne ektiris,
Car [tiel] estis ĝi tro multe ŝarĝigita
Kaj per la monta sabla vojo malhelpita.
Alflugis muŝo. Je l'mizer' ĝi eksopiris
Kaj helpi volas: laŭte zumi ĝi komencas;