Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

moderna. Li tenas en la mano la levilon kiu haltigas kaj returnas la iron de la maŝino; li haltigas la kaĝon kaj igas ĝin repreni la rean vojon je unu momento; li direktas ĝin supren aŭ malsupren kun kapturniga rapideco. Li observas montrilon sur la muro kiu montras al li, sur malgranda skalo, en kiu loko de la ŝakto troviĝas la kaĝo je ĉiu momento de sia iro. Atentplena li observas per okuloj la montrilon, kaj apenaŭ la montrilo atingas certan nivelon, li subite haltigas la kuron de la kaĝo — neniun metron pli alte, nek pli malalte ol ĉe la nivelo necesa. Kaj apenaŭ oni malŝarĝis la vagonetojn plenigitajn de karbo kaj puŝis la vagonetojn malplenajn, li returnas la levilon kaj denove malaperigas la kaĝon en la interspaco.

Dum ok aŭ dek horoj seninterrompe li faras tiajn atentmiraklojn. Nur por unu momento malfortiĝu lia cerbo, kaj la kaĝo ekpuŝegos kaj disrompos la radojn, rompos la kablon, dispremos la homojn, haltigos la tutan laboron de la minejo. Li perdu tri sekundojn ĉe ĉiu turno de levilo, kaj — en minejoj perfektigitaj modernaj — la karbeligado estos reduktita je dudek ĝis kvindek tunoj potage.

Do, ĉu li estas tiu kiu plenumas la plej grandan servon en la minejo? Aŭ, eble, tiu knabo kiu sonoras al li malsupre donante signalon por suprenigi la kaĝon? Aŭ tiu ministo kiu ĉiumomente riskas sian vivon en la profundaĵo de la minejo kaj iam estos mortigita de minejgaso? Aŭ ankoraŭ la inĝeniero kiu estus perdinta la karbotavolon kaj igus elfosadi la ŝtonon, se li farus nur simplan adicieraron en siaj kalkuloj? Aŭ, fine, — kiel pretendas la ekonomiistoj kiuj predikas la rekompencadon laŭ la „faritaĵoj” kaj distaksas la „faritaĵojn” laŭ sia maniero — estas la minejposedanto kiu entreprenigis sian tutan heredaĵon kaj kiu, eble, diris kontraŭ ĉiuj antaŭdiroj: „Fosadu tie ĉi, vi trovos bonegan karbon”.