Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉiuj laborantoj okupataj en la minejo kunhelpas, laŭ siaj fortoj, energio, scio, inteligenteco kaj lerteco, eligadi la karbon. Kaj ni povas nur diri, ke ĉiuj havas la rajton vivi, kontentigi siajn bezonojn, eĉ siajn kapricojn, postkiam la plej gravaj bezonoj de ĉiuj estas kontentigitaj. Sed kiel ni povas distaksi iliajn faritaĵojn?

Kaj ankoraŭ, ĉu la karbo kiun ili estos eligintaj estas produkto de ilia laboro? Ĉu ĝi ne estas laborprodukto ankaŭ de tiuj homoj, kiuj konstruis la fervojon kondukantan al la minejo kaj la vojojn, kiuj ĉiuflanken disiras de tiuj stacidomoj? Ĉu ĝi ne estas ankaŭ laborprodukto de tiuj kiuj plugis kaj semis la kampojn, elfosadis la feron, faligis la arbojn en la arbaroj, konstruis la maŝinojn kiuj estos bruligantaj la karbon kaj tiel plu?

Neniu distingo povas esti farata inter la laboroj de unuopa homo. Ilin mezuri laŭ la rezultatoj kondukas nin al absurdo. Frakcii ilin kaj mezuri laŭ laborhoroj, ankaŭ kondukas nun al absurdo. Restas nur: ilin tute ne mezuri kaj rekoni la uzorajton por ĉiuj kiuj partoprenos la produktadon.




Se prenu iun alian specon de la homa agado, prenu la tuton de nia ekzistado, kaj diru: kiu inter ni povas postuli por si rekompencaĵon pli grandan por sia laboro? Ĉu la kuracisto disveninta la malsanon aŭ la malsanulflegisto kiu akcelis la sanigon per siaj zorgoj higienaj?

Ĉu la elpensinto de la unua vapormaŝino, aŭ la knabo kiu, foje, laciĝinta tiradi la kordon kiu iam servis por malfermadi la klapon por enirigi la vaporon sub la piŝto, alligis la kordon al la levilo de la maŝino kaj foriris ludi kun siaj kamaradoj, ne konjektante ke li elpensis la meĥanismon ege gravan de ĉiuj modernaj maŝinoj — la klapon malfermiĝantan aŭtomate?

Ĉu la elpensinto de la lokomotivo, aŭ tiu laboristo de