Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Newcastle kiu konsilis anstataŭigi per lignaj transversaĵoj la ŝtonojn iam metatajn sub la reloj kaj kiuj pro la manko de la elasteco kaŭzadis la elreliĝon de la vagonaroj? Ĉu la meĥanikisto sur la lokomotivo, aŭ la homo kiu, per siaj signaloj, haltigas la vagonarojn aŭ malfermas al ili la vojojn?

Aŭ prenu la kablon transoceanan. Kiu do faris pli por la socio: ĉu la inĝeniero kiu obstinis aserti ke la kablo transmetados la depeŝojn, dum la elektroscienculoj deklaris tion neebla? Aŭ Maury, la scienculo kiu konsilis malpreni la dikajn kablojn kaj uzi kablon iom pli dikan ol kano? Aŭ ankoraŭ, tiuj volontuloj venintaj de ie, kiuj pasigis noktojn kaj tagojn sur la ferdeko zorge ekzamenante ĉiun metron de la kablo kaj eltirante la najlojn, kiujn la akciuloj de la navigadsocieto malsaĝe ordonis enbati en la izoltavolon de la kablo, por ĝin fari maluzebla?

Kaj en la sfero ankoraŭ pli vasta — la vera sfero de la homa vivo kun ĝiaj ĝojoj, malĝojoj kaj akcidentoj, — ĉu ĉiu el ni ne konas iun ajn kiu faris al li dum sia vivo servaĵon tiom grandan, tiom gravan, ke li indignus se oni volus ĝin taksi je mono? Tiu servaĵo povis esti vorto, nenio pli ol vorto dirita ĝuste kaj ĝustatempe; aŭ tio estis monatoj kaj jaroj de sinoferado. Provu taksi tiujn servaĵojn, la plej gravajn el ĉiuj, je „laborkvitanco”.




„La faritaĵoj de ĉiu!” — Sed la homaj socioj ne du generaciojn estus vivontaj, ili malaperus dum kvindeko da jaroj, se ĉiu ne estus donanta senfine pli ol al li estus pagota je mono, je kvitanco, aŭ je rekompencaĵo civita. Tio estus la estingiĝo de la raso se la patrino ne uzus sian vivon por konservi tiun de siaj infanoj, se ĉiu homo ne estus donanta nenion kalkulante, se la homo ne estus