Paĝo:Kropotkin - La Salajro, 1914, Ivanski.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas pruvita: ĝin prediki por socio kiu estas faranta sian socian revolucion — tio ŝajnas al ni tute nekomprenebla, almenaŭ se sub la nomo socia Revolucio oni ne predikas tute alian aferon ol la Revolucio, t. e. iun aĉan firiparaĵon de la nuna burĝa reĝimo.

La sama afero estas kun la salajro; ĉar proklaminte la forigon de la privata propraĵo kaj la komunan posedon de la laboriloj, kiel oni povas prediki, sub tiu aŭ alia formo, la konservadon de la salajro? Kaj tamen faras tion la kolektivistoj predikante al ni la laborkvitancojn.

Se la anglaj socialistoj de la komenco de 19a centjaro predikis la laborkvitancojn, tio estas komprenebla. Ili volis simple akordigi la Kapitalon kaj la Laboron. Ili malakceptis la tutan ideon perforte tuŝi je la posedo de kapitalistoj. Ili estis tiom malmulte revoluciuloj, ke ili sin deklaris esti emaj subiĝi al reĝimo imperia, se nur tiu reĝimo estos favoranta iliajn societojn de kuna produktado. Esence, ili restis burĝoj, bone opiniantaj se oni volas tiel diri, kaj tiaj — Engels diras al ni en sia antaŭparolo al la manifesto komunista de 1848 — je tiu epoko la socialistoj estis burĝoj, dum la laboristoj estis komunistoj.

Se, poste, Proudhon ankaŭ akceptis tiun ideon, tio estas ankaŭ komprenebla. En sia sistemo de reciprokeco li volis ja nur fari la kapitalon malpli atakanta, malgraŭ la konservado de la individua posedo, kiun li abomenis de tuta koro, sed kiun li opiniis necesa kiel garantio por la individuo kontraŭ la ŝtato.

Ke la ekonomiistoj pli aŭ malpliburĝaj ankaŭ akceptas la laborkvitancon tio estas ankoraŭ komprenebla. Por ili estas grava, ke oni pagas al la laboristo ĉu per labork-