Paĝo:La Esperantisto - Decembro 1889.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Oni povas diferencigi tri specojn de lingvoj. 1) Lingvoj kun vortoj elpensitaj, ekzemple Volapük, Spelin k. c. 2) lingvoj kies vortoj ĉiuj estas prenitaj el diversaj lingvoj vivantaj sen ia ŝanĝo, kiel ili pretendas, ekzemple Kosmos, Anglo-Franca, Veltspik, kaj 3) lingvoj kiuj prenis la vortojn el vivantaj lingvoj kun ia ŝanĝo, kiel Pasilingua, „Lingvo internacia“ kaj aliaj. Nun estas la demando, kiu el tiuj principoj estas la plej vera. La unua el ili en la nuna tempo jam preskaŭ ne estas pli priparolata, ĉar nur tre malmultaj obstinaj ĝiaj amikoj penas ankoraŭ defendi tian specon de konstruo. La du lastaj sistemoj solaj povas nune havi ian prentendon je analizado, kaj tial faras al si konkurencon. Je l’ unua rigardo povas ŝajni ke la sistemo, kiu prenas la vortojn kiel ili estas, havas pli multe ĉanĉojn (chance) gajni en tiu ĉi batalo. Sed se ni tiun ĉi demandon rigardos pli serioze, ni vidos, ke ĝi ne estas tiel.

Antaŭ ĉio ni rigardu, ĉu tia lingvo entute estas ebla! Lentze diras, ke en la Veltspik li prenas la vortojn tute kiel ili estas en la lingvoj vivantaj kaj nenion elpensas. Ni vidu ĉu ĝi estas tiel. Mi petas la legantojn, ne sciantajn la Veltspik, diri, kion signifas la vortoj „te, ra, il, tu, vu, om“. Ĉu Vi divenos, ke ili signifas „is, os, la, al, vi, homo“? Li tamen pretendas, ke li prenis la vorton „te“ el la germana finiĝo „te“ por imperfekto, kiun li tamen uzas kiel apartan vorton, kio en la germana lingvo neniam fariĝas; „ra“ el la franca finiĝo „ra“ en „sera, parlera“ k. c. La vorton „il“ li prenis el la itala lingvo, „vu“ li prenis el la franca „vous“ kaj „om“ el „homme“ (?). Vi vidas, ke ili tute ne estas prenitaj sen ŝanĝo. Kiu vorto estas pli simila al la lingvoj ekzistantaj, nia „homo“ aŭ lia „om“: homo (latine), hombre (hispane), homme (france), kaj cet. — Mi povas eĉ diri, ke tute sen ŝanĝo oni povas preni la vortojn, se oni volas ilin preni el malsamaj lingvoj, ĉar ilia ortografio estas tiel malegala, ke oni ne povas kunigi ĝin sub unu regulo. Lentze nun tute ne rigardas la ortografion sed nur la sonon, tial lia skribado ofte ne havas eĉ unu literon el tiuj, je kiuj tiu vorto estas skribata en la propra lingvo. Ĝi estas demando, ĉu tia lingvo estas pli simpla ol alia, en kiu malmulte nuance estas ŝanĝataj la sono kaj la ortografio, kiu tamen konservas tian similecon kun la radika vorto, ke ili estas tuj rekoneblaj al la civilizita homo; ekzemple se mi skribas „sonĝo“, tiu vorto havos pli da simileco, ol se Lentze skribus tute fonetike laŭ sia ortografio „sonj“; ni skribas „chokolado, chemizo, cigaro, balanci“ kaj li: „shokolad, schemis, tsigar, balants“. Mi demandas, kiuj estas pli similaj al la vereco? Ĉi estas vera, niaj vortoj ne pretendas estis tute samaj, kiel en la originalaj lingvoj, sed ili estas pli naturaj kaj similaj al la ekzistantaj vortoj, ol liaj, kiuj havas tamen tiun prentendon. Ni vidas, ke preni sen ŝanĝo vortojn el malsamaj lingvoj estas neebla, sed ni supozu, ke ĝi estas ebla, kaj vidu, kio tiam elvenos.

Kian ajn lingvon ni regardu, ĉiam ĝi havas sian propran karakteron, sian enpreson, kiu diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj lingvoj eĉ parencaj je ĝi. Se oni demandos, kio do propre estas tio, kio malsamigas ilin, ni vidos, ke ĝi estas la unuforma speco de ŝanĝo de la vortoj, prenitaj el la originala, naskiga lingvo. Se ni nun rigardos ĉiujn plej gravajn eŭropajn lingvojn, ni povos trovi en ili multajn samajn regulojn en la formado de siaj vortoj. Mi provos montri al la leganto kelkajn el tiuj reguloj filologiaj, kiujn mi povis trovi, al kiuj subiras preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj. Du el tiaj reguloj estas, ke en la vortoj nature formitaj de la tempo kaj ne surligitaj al la lingvo per artefara maniero de instruituloj, la akcento restas sur la silabo de la aborigena lingvo kaj ke la mallongaj vokaloj ofte estas forglutataj kaj tiel la vortoj kuntiriĝas kaj fariĝas malpli longaj, kaj entute la vortoj estas plimoligataj. Ekzemple la franca vorto fariĝinta el la latina „frágilis“ per ŝanĝoj „frágile, fragle, frajle, frêle“ alvenis al tiu ĉi lasta formo, dum la vorto „fragile“, kiu estas renkontata en la franca lingvo, estas enportita de instruituloj, kiuj kun plezuro uzis latinajn formojn, kaj kiu de la popolo ne scianta ĝian devenon estis akcentita laŭ franca kutimo je la lasta silabo. Tiel same la vorto „meuble“ estas natura vorto, dum „mobile“ enportita de instruituloj. Oni rimarkos tamen, ke en malsamaj lingvoj ekzistas vortoj, devenantaj de unu sama fonto, kiuj havas la akcenton je nesamaj silaboj kaj tamen fariĝis tute nature. Sed en tiu okazo oni rimarku, ke unuj formiĝis de l’radiko, aliaj de l’nominativo, aliaj de l’verbo k. c.; ekzemple oni povas fari jenan ĉenon de vortoj: „löve (