Paĝo:La Esperantisto - Decembro 1889.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas tute neeblaj. Laŭ mia penso tiaj vortoj devas esti tute forigataj el la lingvo, aŭ ŝanĝataj tiel, ke la plej gravaj filologiaj leĝoj estus plenumataj.

Restas nun starigi kelkajn regulojn, el kiuj lingvoj oni devas preni la diversajn vortojn, kaj mi proponus jenajn:

1) La vortoj jam internaciaj estu prenataj el la lingvo, el kiu ili estas prenitaj en la nunaj lingvoj, kaj tiam de la radiko de tiu ĉi vorto.

2) Vortoj tuŝantaj la historion naturan, kiel botanikaj, zoologiaj k. c. — el la lingvo latina, kiel konataj en tiu ĉi formo al la instruituloj de la tuta mondo.

3) Vortoj kaj esprimoj por maraj terminoj teĥnikaj — el la lingvoj angla kaj germana, kiel la plej mallongaj, plej signifantaj kaj plej multe uzataj.

Kaj cetere…

4) La aliaj vortoj de la ordinara vivo, malsamantaj en la lingvoj, devas esti prenataj el la plej gravaj eŭropaj lingvoj en tia formo, kiu estas aŭ plej ofte renkontata, aŭ plej bonsona, mallonga, facila kaj subiranta plej bone al la filologiaj reguloj, kiujn oni iom post iom starigos por la lingvo internacia.

Mi esperas, ke tiu ĉi artikoleto, rigardinta la demandon de lingvo internacia de flanko ankoraŭ ne priparolita, kiom mi scias, alpuŝos la amikojn de la afero al novaj trovoj kaj tiel helpos al feliĉa finiĝo de tiu ĉi ĉiuhoma laboro, je kiu ni laboru kaj esperu.

E. de Wahl.

La virineto de l’ maro.
Fabelo de Andersen.
Tradukis Anna R.

Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la plej bela cejano, kaj klara kiel la plej pura vitro, sed ĝi estas tre profunda, pli profunda ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo ĝis super la akvo. Tie loĝas la popolo de l’ maro.

Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas la plej mirindaj arboj kaj kreskaĵoj, de kiuj la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej malgranda fluo de l’akvo sin movas kiel vivaj estaĵoj. Ĉiuj fiŝoj, malgrandaj kaj grandaj, traglitas inter la branĉoj, tute tiel kiel tie ĉi supre la birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la reĝo de l’ maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin fermas kaj malfermas laŭ la fluo de l’akvo. Tio ĉi estas belega vido, ĉar en ĉiu konko kuŝas brilantaj perloj, el kiuj ĉiu sola jam estus efektiva beligaĵo en la krono de reĝino.

La reĝo de l’ maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de l’ domo. Ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco, tial ŝi portis dekdu ostrojn sur la vosto, dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere ŝi meritis ĉian laŭdon, la plej multe ĉar ŝi montris la plej grandan zorgecon kaj amon por la malgrandaj reĝidinoj, ŝiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el ĉiuj; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata kiel folieto de rozo, ŝiaj okuloj bluaj kiel la plej profunda maro; sed, kiel ĉiuj aliaj, ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto.

La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj, kiel vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj estis malfermataj, kaj tiam la fiŝoj ennaĝadis al ili, tute kiel ĉe ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fiŝoj alnaĝadis al la malgrandaj reĝidinoj, manĝadis el iliaj manoj kaj lasadis sin karesi.

Antaŭ la palaco sin trovis granda ĝardeno kun ruĝaj kaj nigrabluaj floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la trunketoj kaj folioj sin movis senĉese. La