Paĝo:La Esperantisto - Marto 1890.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la oferintoj kaj kun la montro, kiom ĉiu el ili enportis, sendas ĉiumonate al la kasisto de la Ligo; la kasisto publikigas ĉiumonate en la gazeto de l’ Ligo la komunan sumon ricevitan de ĉiu klubo, kaj la detalan nomaron li konservas ĉe si, por poste ĝin uzi ĉe la kunmetado de la detala ĉiujara kalkula raporto (vidu § 17).

§ 9. Ĉiu klubo laboras tuto memstaro kaj, se ĝi volas ĝi povas ekster la regularo komuna de la Ligo ellabori por si ankaŭ sian propran regularon. La diversaj kluboj inter si korespondas, konsiliĝas, helpas unu al la alia sed trovas sin en neniu dependeco unu de la alia aŭ de la Akademio.

§ 10. La aferoj tuŝantaj la tutan Ligon, kiel ekzemple la perfektigado de la lingvo Esperanto aŭ la uzado de la kaso de l’ Ligo, sin trovas en la manoj de la Akademio Esperantisto[1], kiu konsistas el 10 personoj, kiuj estas ĉiujare nove elektataj per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.

§ 11. La Akademio jam mem inter si elektas prezidanton, sekretarion kaj kasiston.

§ 12. La elektado de la Akademio Esperantista estas farata en la sekvanta maniero; ĉiu kiu deziras fariĝi membro de la Akademio, dissendas ne pli malfrue ol en la monato Septembro al ĉiuj kluboj sciigon pri sia deziro kaj ankaŭ pri sia aĝo kaj profesio. Apogante sin sur la tiel ricevitaj sciigoj kaj ankaŭ sur sia propra pripensado kaj konsiliĝado kun la aliaj kluboj, ĉiu klubo kunmetas nomaron de 10 personoj, kiujn ĝi proponas elekti en la Akademion. Tiun ĉi nomaron ĉiu klubo alsendas ne pli malfrue ol ĝis la 15a de Decembro al la sekretario de la Akademio. La nomaroj ricevitaj de ĉiuj kluboj estas presataj en la organo de l’ Ligo, kaj tiuj 10 kandidatoj, kiuj ricevis de ĉiuj kluboj la plej multe da voĉoj (pri la voĉoj vidu § 7) estas publikigataj kiel elektitaj en la Akademion por la sekvanta jaro. Se la rezultato de la elektado estas ne klara pro tio, ke kelkaj personoj ricevis egalan nombron da voĉoj, tiam la akademio dume estas kreata el la personoj elektitaj sendispute, kaj la kandidatoj disputataj estas ripete balotataj.

§ 13. Se en la mezo de l’ jaro iu el la membroj de la Akademio eliras, tiam alian membron sur lian lokon elektas jam la Akademio mem.

§ 14. Ĉiuj decidoj de la Akademio estas farataj en la sekvanta maniero: se ia persono (tute egale ĉu ĝi apartenas al la Akademio aŭ ĉu ĝi eĉ estas tute flanka) volas fari al la Akademio iam proponon, ĝi sendas tiun ĉi proponon al ĉiuj 10 membroj de la Akademio (iliaj adresoj estos al ĉiuj konataj). Ricevinte tian proponon, ĉiu Akademiano sciigas la sekretarion de la Akademio, ĉu li konsentas je la farita propono aŭ ne. Se montriĝas, ke pli ol duono de la Akademianoj donis la voĉon por la akcepto de la farita propono, tiam tiu ĉi propono estas presata en la organo de l’ Ligo, ricevas leĝan forton sub la nomo de „decido de la Ligo“, kaj la prezidanto de la Ligo devas peni pri la plenumado de la farita propono.

§ 15. Se la Akademio decidis fari ian artan ŝanĝon en la lingvo Esperanto, tiu ĉi decido ricevas leĝan forton ne pli frue ol post paso de 3 monatoj post la publikigo de la decido de la Akademio (tio ĉi estas por gardi la lingvon de facilanima kaj ne pripensita rompado kaj por doni al la tuta Ligo eblon bone pripensi kaj priparoli la proponitajn novenkondukaĵon).

§ 16. Se unu el la kluboj trovos, ke la reformo proponita de la Akademio estos malutila al la lingvo, aŭ ke la utilo de tiu reformo estos tiel sensignifa, ke ĝi ne rekompencos la maloportunon, kiu estas ligita kun ĉia arbitra rompado de la lingvo, tiu klubo povas metis la proponitan reformon al la voĉdonado de ĉiuj kluboj, kaj se antaŭ la fino de 3 monatoj de la tago de publikigo de l’ decido de la Akademio montriĝos, ke pli ol duono de la kluboj donis sian voĉon kontraŭ la decido de l’ Akademio, tiam tiu ĉi decido estas nenigata.

  1. Tiu ĉi Akademio estas efektive la centra komitato de la Ligo; sed ĉar en kelkaj landoj la apartenado al la komitato aŭ Ligo estas ligita kun maloportunoj, tiel la Centra Komitato portas la nomon „Akademio“ pro tiu sama kaŭzo, pro kiu la membroj de la Ligo havas la nomon „oferantoj“.