Paĝo:La Esperantisto - Marto 1890.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

§ 17. En la fino de ĉiu jaro la Akademio presas raporton pri la tuta laborado de la Ligo kaj pri la stato de la kaso de l’ Ligo por la pasinta jaro kaj dissendas tiun ĉi raporton al ĉiuj kluboj por senpaga disdono al ĉiuj membroj (oferantoj).

Rimarko I. En la ĉiujara kalkula raporto devas esti ankaŭ montrita kiom en la daŭro de la tuta jaro en la kason envenis de ĉiu membro (oferanto) aparte, por ke ĉiu povu vidi kalkulon de la tuta mono, kiun li enportis.

Rimarko II. Se pro kondiĉoj de la lando, en kiu klubo sin trovas, estas neoportune sendi al la klubo multajn ekzemplerojn de la raporto, al ĝi necese devas esti sendita en kovrita koverto almenaŭ unu ekzemplero por montri ĝin al ĉiuj membroj (oferantoj) de la klubo.

§ 18. La elektado de la unua Akademio estas farata tiam, kiam la nombro de la kluboj de l’ Ligo atingos 25. Ĝis la elekto de la unua Akademio la „Provizora Administra Komitato“ konsistas el sinjoroj:

Hugo Barbeck,
Chr. Schmidt kaj
Joseph Gagel (ĉiuj en Nürnberg)

Sed antaŭ ol estos kreita la unua Akademio, en la lingvo Esperanto povas esti farata nenia eĉ la plej malgranda ŝanĝo.

§ 19. La Ligo estas oficiale fondita kaj la nuna Regularo de la Ligo[1] ricevas leĝan forton de la tago, kiam ĝi estis publikigita en la gazeto „La Esperantisto“. Se poste estos necese fari ian ŝanĝon en la Regularo de la Ligo, tiu ĉi ŝanĝo povas esti farata nur post la voĉdonado de ĉiuj kluboj de l’ Ligo, se montriĝos, ke ne malpli ol ¾ de ĉiuj

donitaj voĉoj konsentis je la proponita ŝanĝo.

  1. La tekston de tiu ĉi Regularo en la lingvo Esperanto, germana, franca aŭ angla oni povas ricevi ĉe s-ro Hugo Barbeck en Nürnberg po 50 pfenigoj por 10 ekzempleroj (kun poŝta transsendo 70 pfenigoj).