Paĝo:La Flandra Movado, 1928.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

milionoj da estuloj en Flandrujo, Holando, Sud-Afriko kaj Nederlanda Indio.

Oni riproĉis al ni, ke ni enŝlosas nin kun ĉi tiu lingvo interne de ĉina muro. Se ĉi tio estus vera, oni povus diri la samon de la Danoj, Svedoj, Norvegaj, Ĉeĥoj, Hungaroj, Portugaloj kaj multe da aliaj populoj, kies lingva regiono eĉ ne entendiĝas je dekkvar milionoj da estuloj. Tiuj, kiuj faras ĉi tiun riproĉon al ni, estas en nia lando malgranda malplimulto, la riĉa burĝaro, kiu bedaŭrinde per sia socia posicio ĝis nun havis grandan kaj de nacia vidpunkto malbonan influon sur la regado de la lando. Ili estas de Flandra deveno kaj havas plejofte Flandrajn nomojn.

Sed ili lernis paroli francan, — francan, pri kiu oni en Parizo jam kelkfoje ŝercis. Ili rigardas kiel sia devo tiamaniere izoligi sin de sia popolo per la uzado de fremda lingvo, por pli bone vidigi, ke ili apartenas al pli bona socia klaso. Estas ili, kiuj izoligas sin. Estas ili kiuj ĉirkaŭas sin per Ĉina muro.

Anstataŭ izoligi sin meze de la Eŭropa kulturo, la Flandra volas enigi sin en la Eŭropan. Fama Flandra verkisto kaj kritikisto, prof. Dr. A. Vermeylen, iam deklaris: „Ni volas esti Flandroj por iĝi Eŭroanoj.” Ĉi tio estas ja trafa vero. Estas precize la Flandremuloj, kiuj unue montris la pli grandan intereson por la spiritaj fluoj en la kulturlandoj. Tradukoj de August Strindberg, Ellen Key, Selma Lagerlöf, Frederika Bremer, Esaias Tegner, Victor Rydberg, Verder von Heidenstamm, Oscar Levertin, Gustav af Geyerstam, k. a. estis avide legataj en Flandrujo kaj multaj paroladoj kaj legadoj estis okazintaj pri la Sveda literaturo, longe antaŭ kiam oni ekatentis en Valonujo pri ĝi. La tre talenta mortinta S-ino Logeman-Van der Willigen, kiu pasigis grandan parton de sia vivo en Gent, daŭre eldonigis tradukojn el la Sveda kaj tiel faris bonegan vulgarizacian laboron.

Svedujo estis fine por ni pli ol ekzemplo: estis argumento. En la batalo por la nacia rajto de kvar milionoj da Flandroj, la Flandraj kondukantoj neniam preterlasis atentigi pri la alta grado de civilizacio, kiun ĉiuj Skandinavaj popoloj atingis, speciale la Sveda, kiu laŭnombre ne estanta multe pli forta ol nia, tamen