Paĝo:La Gimnazio.pdf/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


polo, ĉar ĉie la hebreo estas ja la propeka kapro!»… Tiel mi parolas al li, kaj mi komencas flamiĝi, moralinstrui, kiel ordinare patro parolas kun infano.... Sed mi havas ja edzinon, longe ŝi vivu; ŝi alkuras kaj komencas tamburi per sia lango, ke estas tiel kaj tiel, ke mi jam tute sensukiĝis, ke mi ne havas eĉ plej malgrandan scion pri tio, kio fariĝas en la mondo, ke nun fariĝis tute alia mondo, saĝa mondo, sincera mondo, libera mondo, mondo, en kiu ĉiuj estas egalaj, en kiu ne ekzistas riĉa kaj malriĉa, ne ekzistas sinjoro kaj sklavo, ne ekzistas ŝafo tondata, ne ekzistas hundo bojanta, ne ekzistas kato gratanta, ne ekzistas muso mordetanta....» — «Ta, ta, ta», mi diras, «kie vi prenis tian strangan lingvon? ĝi estas ia nova lingvo», mi diras, «novaj vortoj; eble estus bone, ke vi samtempe jam ellasu la kokinojn el la kaĝo: iru, kokinoj, fariĝu mastrinoj?…» Tiam ŝi ekflamas, kvazaŭ mi elverŝus sur ŝin dek sitelojn da bolanta akvo, kaj komenciĝas tra ra, ra, laŭ «ilia» maniero.... Nu, oni devas jam aŭskulti la predikon ĝis la fino, sed la malfeliĉo konsistas en tio, ke tiu prediko ne havis finon. «Nu», mi diras al ŝi, «bone, sed nur faru finon; mi batas al mi la bruston, mi konfesas, ke mi pekis, mi krimis, nur faru finon, nur lasu al mi pacon!» Sed ŝi ne volas aŭdi nek vidi.... «Ne», ŝi diras, ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, kaj precize, kaj kontraŭe, kaj kiel la konscienco permesas, kaj kiel konvenas, kaj denove, kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!…»
Diru, mi petas, kiu elpensis… edzinon?