(1) Kaj Naòmi, ŝia bopatrino, diris: mia filino! mi deziras ja por vi ripozon, kiu estas bona por vi. (2) Kaj nun Boàz, nia parenco, kun kies junulinoj vi kunestis, li jen ventumas la amason da hordeo en nuna nokto. (3) Vi baniĝu kaj ŝmiriĝu (per parfumoj) kaj metu viajn (plej karajn) vestojn sur vin kaj subiru al la amasejo, ne konatigu vin al la viro, ĝis la finos manĝi kaj trinki. (4) Kaj kiam li kuŝos, eksciiĝu la lokon, kie li kuŝiĝos, kaj venu kaj malkovru lian piedujon kaj kuŝiĝu, kaj li jam diros al vi, kion vi faru. (5) Kaj ŝi rediris al ŝi: ĉion, kion vi diros al mi, mi faros. (6) Kaj ŝi subiris al la amasejo kaj faradis ĉion, kiel ŝia bopatrino al ŝi ordonis. (7) Kaj Boàz manĝis kaj trinkis, kaj lia koro bonhumoriĝis, kaj li venis al la rando de l’garbaro por kuŝiĝi, kaj ŝi venis mallaŭte kaj malkovris lian piedujon kaj kuŝiĝis. (8) Kaj kiam fariĝis noktomezo, la viro ektimis, kaj li ekpalpis kaj (eksciiĝis ke) jen virino kuŝas apud lia piedujo. (9) Kaj li diris: kiu vi estas?! kaj ŝi rediris: mi estas Ruth, via sklavino, etendu viajn flugilojn sur vian sklavinon, ĉar vi ja estas parenco. (10) Kaj li diris: benata vi estu de Dio, mia filino! vi boniĝis vian lastan afablon pli ol la unua, per tio, ke vi ne iris al la junuloj ĉu malriĉa ĉu riĉa. (11) Kaj nun ne timu, mia filino, ĉion, kion vi diros, mi por vi faros, ĉar la tuta pordeĝo de mia popolo scios, ke vi estas heroa virino. (12) Kaj nun! kvankam mi
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/12
Aspekto