Saltu al enhavo

Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vere estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. (13) Pasigu la nokton, kaj matene, se li vin elaĉetos, estas bone, li elaĉetu, kaj se li ne volos vin elaĉeti, mi vin elaĉetos, kiel vivas Dio! kuŝu ĝis la mateno. (14) Kaj ŝi kuŝis apud lia piedujo ĝis la mateno, kaj ŝi sin levis antaŭ la tempo, kiam homo povas ekkoni la duan — ĉar li diris: ne estu sciate, ke virino venis la amasejon. (15) Kaj li diris: donu la tukon, kiu estas sur vi kaj tenu ĝin, kaj ŝi ĝin tenis kaj li mezuris ses (mezurilojn da) hordeo, kaj metis sur ŝin, kaj venis la urbon. (16) Kaj ŝi venis al sia bopatrino, kiu diris; kiu vi estas? ĉu mia filino? kaj ŝi raportis al ŝi ĉion, kion la viro faris por ŝi. (17) Kaj ŝi diris: tiujn ĉi ses (mezurilojn da) hordeo li donis al mi, ĉar li diris al mi: «ne revenu al via bopatrino malplene». (18) Kaj (Naòmi) diris: sidu, filino, ĝis vi scios kiel la afero elfalos, ĉar la viro ne trankvilos, antaŭ ol li hodiaŭ finos la aferon.

ĈAPITRO IV.

(1) Kaj Boàz iris al la pordego (de l’urbo) kaj sidis tie, kaj jen la parenco, pri kiu Boàz diris, pasas, kaj (Boàz vokante) diris: Tiu kaj tiu! venu, sidiĝu tie ĉi! kaj li alvenis kaj sidiĝis. (2) Kaj (Boàz) prenis dek virojn el la maljunuloj de l’urbo kaj diris: sidiĝu tie ĉi; kaj ili sidiĝis. (3) Kaj li diris al la parenco: la parton de l’kampo, kiu apartenis al nia frato Elimeleĥ, vendas Naòmi,