kiu revenis de moaba kampo. (4) Kaj mi diris: mi malkovros vian orelon (= rakontos), dirante: aĉetu en la apudtestado de la sidantoj kaj de la maljunularo de mia popolo. Se vi elaĉetos, elaĉetu! kaj se oni (= vi) ne elaĉetos, diru al mi, ke mi sciu, ĉar krom vi ekzistas, neniu por elaĉeti, kaj mi (kandidatas) post vi. Kaj tiu rediris: mi elaĉetos! (5) Kaj Boàz diris: en la tago, kiam vi aĉetos la kampon de l’mano de Naòmi, tiam vi aĉetas de Ruth la moabino, edzino de l’mortinto, (la devon) daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon. (6) Kaj diris la parenco: mi ne povas elaĉeti (ŝin) por mi, ĉar eble (per tio) mi malutilos al mia heredaĵo, elaĉetu vi mian aĉetaĵon, ĉar mi ne povas elaĉeti. [(7) En antikveco tiu ĉi moro ekzistis ĉe Israel: ĉe l’aĉetado kaj ŝanĝado, por konfirmi ĉiun aferon, demetis homo sian ŝuon (ganton) kaj ĝin donis al la dua, kaj tio ĉi estis la atesteco ĉe Israel.] (8) Kaj la parenco diris al Boàz: aĉetu por vi, kaj (tiu) demetis sian ŝuon. (9) Kaj diris Boàz al la maljunularo kaj tuta popolo: vi estu hodiaŭ atestantoj, ke mi aĉetis ĉion, kio apartenis al Elimeleĥ kaj kio apartenis al Kiljon kaj Maĥhlon de l’mano de Naòmi. (10) Kaj Ruthon la moabinon, edzinon de Maĥhlon mi ankaŭ aĉetis, por ke ŝi estu mia edzino, por daŭrigi la nomon de l’mortinto sur lian heredaĵon, kaj la nomo de l’mortinto ne fortranĉiĝu de liaj fratoj kaj de lia loka pordego, vi hodiaŭ estu atestantoj! (11) Kaj rediris la tuta popolo, kiu estis en la
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/14
Aspekto