(1) En la tagoj, kiam juĝis (= regis) la juĝistoj, estis malsato en la lando, kaj en Beshleĥhem Jehuda foriris homo, por loĝi en kampoj de Moab, li, lia edzino kaj liaj du filoj. (2) La nomo de l’homo (estis) Elimeleĥ — de lia edzino, Naòmi, kaj la nomoj de liaj du filoj — Maĥhlon kaj Kiljon, Efrashanoj de Beshleĥhem Jehuda, kaj ili venis kampojn Moabajn kaj estis tie. (3) Kaj Elimeleĥ, edzo de Naòmi, mortis, kaj restis ŝi kaj ŝiaj du filoj. (4) Kaj ili edziĝis kun virinoj moabinoj, la nomo de l’unu Àrpa, kaj de l’dua Ruth, kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jarojn. (5) Kaj Maĥhlon kaj Kiljon ambaŭ ankaŭ mortis, kaj restis la virino (sola) post ŝiaj du filoj kaj ŝia edzo. (6) Kaj ŝi kun ŝiaj bofilinoj sin levis kaj reiris de la moabaj kampoj, ĉar ŝi aŭdis en la kampo moaba: «ke Dio ekmemoris sian popolon, por doni al ili panon». (7) Kaj ŝi eliris el la loko, kie ŝi estis tie, kaj ŝiaj du bofilinoj kun ŝi, kaj ili iris en vojon, por reveni Jehudujon. (8) Kaj Naòmi diris al siaj du bofilinoj: iru reiĝu ĉiu al sia patrino domo, Dio
Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/7
Aspekto