Saltu al enhavo

Paĝo:La Libro Ruth, 1893, Neumark.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

faradu al vi favoron, kiel vi faradis al la mortintoj kaj al mi. (9) Dio donu al vi, ke vi trovu ripozon ĉiu en domo de sia edzo, kaj ŝi ilin kisis, kaj ili levis voĉon kaj ploris. (10) Kaj ili diris al ŝi: nur kun Vi ni reiros al via popolo. (11) Kaj Naòmi diris: reiru miaj filinoj, kial vi irus kun mi? ĉu mi havas ankoraŭ filojn en mia ventro, kiuj por vi estos edzoj? (12) Reiĝu, miaj filinoj, iru, ĉar mi jam tro maljuniĝis por edziniĝi. Se mi eĉ dirus, mi havas esperon, eĉ mi ankaŭ estus nunan nokton edzinigita kaj eĉ naskus filojn, — (13) Ĉu je ili vi atendos, ĝis ili grandiĝos? ĉu pro ili vi retenos vin, por ne edziniĝi? ne, miaj filinoj! ĉar (se vi ne obeos) mi estos tre maldolĉigita pri vi, ĉar sur min dia mano (= batego) jam falis. (14) Kaj ili levis voĉon kaj ankoraŭ ploris, kaj Àrpa kisis sian bopatrinon (por adiaŭ) sed Ruth kuniĝis je ŝi. (15) Kaj Naòmi diris: jen via bofratino reiris al sia nacio kaj Dio, reiru post via bofratino. (16) Kaj Ruth rediris: ne petegu min, por vin forlasi kaj reiri de vi, ĉar kien vi iros, mi (ankaŭ) iros kaj kien vi pasigos la noktojn mi (ankaŭ) pasigos, via nacio estas mia nacio kaj via Dio estas mia Dio. (17) Kie vi mortos, mi mortos, kaj tie oni min enterigos, tiel Dio min punu kaj punegu, se eĉ la morto faros disigon inter ni. (18) Kaj Naòmi vidis, ke ŝi penadas, por iri kun ŝi, kaj ŝi ĉesis paroladi al ŝi. (19) Kaj ambaŭ iradis, ĝis ili venis Beshleĥhemon, kaj kiam ili venis Beshleĥhemon, la tuta