Paĝo:La Revuo Orienta - Januaro 1935.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Monto Mjôkô
Originale verkita de Masao NIŜIMURA

Blanka la marmora remparo, kastelo
ho elstaras aŭ kun sinteno solena
aŭ kun koketema sub hela ĉielo.
La kastela loko, bedaro ĝardena
mezon de nordlando vastege okupas,
preskaŭ tutan jaron purblanka neĝplena.
Montoj altamontoj ĉirkaŭe ja grupas,
ili ĉiam zorge kastelon ja gardas,
tage nuboj nokte nebuloj galopas.

Unu reĝidino la landon rigardas
el la turo de la kastelo agrabla,
kore, en animo pasie ŝi ardas.
En mateno ŝia vizaĝo afabla
brilas en la suna radio, — belecon
saman kapti estas neniu kapabla.
Unu hor’ post horo de pudroj laŭ speco
kun entuziasmo ŝi sin mem ornamas
plu aldonas pompon al sia nobleco.

En krepusko oro-kolore ŝi flamas
kun pasio lasta, l’ filino al mondo
kanton la salutan kviete deklamas.
La legenda al ni transdonas rakonto:
unu bone plene gardata junulo
ĝuas vivon per-pro benata la rondo.
Ĉiam celis celas ŝin lia okulo,
al li rabas koron l’ aspekto flirtema,
kison al ŝi — lia plejforta postulo....
Al la furorulo ŝlosilo problema
enmaniĝas? aŭ ne? — enigmo eterna,
buŝo en orelon: funebr’ rekviema.


ekkreskis per tia motivo.

Por buĉi la serpentegon Susano uzis sakeon, kaj laŭ alia fonto(C) en Nihongi, li uzis la venenan kaj narkotis la monstron. Tio estas ruzo. Per la homa saĝo oni venkis la monstran forton. Ĝenerale la forto de monstro aŭ diablo tre superas la homan, tamen al ĝi mankas saĝo. Krome la sakeo utilas por pacigi diojn en ŝintoismaj ritoj. Laŭ alia fonto(B) en Nihongi, Susano diris al la monstro;—„Vi estas mirinda dio.”. Tiu ĉi vorto ankaŭ atestas, ke ĝi temas pri animismo. Tiel la serpentigo altiĝis de la personigo de rivero ĝis mirinda dio.

Pri tiu ĉi tradicio kelkaj kleruloj pristudis laŭ la vidpunkto de geografio, sed nenio utilas. Historiistoj ankaŭ konsideras ĝin, ke ĝi estas kroniko de fakto aŭ alegorio pri mortigo kontraŭ aligenta ĉefo, sed neniu kontentigas nin. La rakontoj en Nihongi kaj Koĵiki estas kompreneble naciecaj, kaj ili estas kompilitaj en unu sistemo kvazaŭ devenintaj de certa komuna origino. Sed ili ne ekĝermis originale en tiu ĉi lando, ilin alportis niaj prapatroj, kiam ili venis en nian landon antaŭ pli ol 3 jarmiloj. Poste tiuj ĉi rakontoj kreskis, kaj ankaŭ kreskis ilia ornamo dum la transrakontado de buŝo al buŝo, ĝis ili estas enkondukitaj en la kronikojn, tial geografia studo kaj historia esploro estas senutila.

Preskaŭ ĉiuj rakontoj en tiu ĉi tipo feliĉe finiĝas. Perseo edzinigis Andromedon kaj feliĉe vivis por kelktempo, kvankam poste ili devis separi. Susano ankaŭ edzinigis la filinon de la maljunulo, kaj laŭ la antikvaj kronikoj liaj idoj tre prosperis, precipe la dio Okuninuŝo estis la plej eminenta inter liaj idaroj. Japana mitologio raportas multajn romancojn pri tiu ĉi dio. Aliloke mi iam pritraktos tion.