Paĝo:La Revuo Orienta - Januaro 1935.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La mara monstro de Posejdono supre dirita estas nenio alia ol la personigo de krue1aj kaj furiozaj ondoj de maro. Ni nun povas konjekti la serpentegon, kiun Susano forbuĉis, jene. Nome, ĝi havas ok kapojn kaj ok vostojn, ĝia longo etendiĝas sur ok valoj kaj ok montoj, sur ĝia korpo kreskas muskoj, kameciparoj kaj kriptomerioj, kaj ĝi manĝegas homojn. Laŭ alia varianto en Nihongi, «ĝi ĉiam portas sur ĉiu kapo kreskantajn selaginelojn,[1] kaj ĉe ambaŭ flankoj de ĝia korpo oni trovas montojn». Tiuj ĉi vortoj estas nenio alia krom imaga epiteto por rivero. La fluo de rivero serpentumas, ĝi havas multajn branĉofluojn, sur ĝiaj ambaŭ bordoj kreskas plantoj, kaj en ĝi kuŝas la profundo kiu subakvigas homojn. Ankaŭ la akvamonstro Skilo en la greka rnitologio estas la propra figuro de muĝanta ondo. Ŝi havas ses kapojn kaj dek du piedojn, la korpo similas la serpenton kaj bojas kiel hundo. Ŝi havas akrajn dentojn trivice, kaj etendante la logajn kolojn ŝi manĝas preterpasantajn ŝipanojn. Kredeble la prauloj supozis la potencon de akvo; ĝi subakvigas homojn, renversas ŝipojn, demordas teron kaj ofte ĝi forrabas ĉion desur la tero. Kaj oni kredis, ke akvo vivas, aŭ spiritoj loĝas en ĝi; oni timis la akvon, kaj fine kutimis oferi al ĝi por liberigi sin de la teruro.

Ĝenerale oni ne dubas, ke tiu ĉi japana tradicio supre dirita devenas de antikva moro pri virgulino-ofero. Esence tio estus magio, kiu instigis fekundecon de cerealoj per generado inter virgulino kaj serpento, la spirito de l’ tero. Demonoj ofte postulis de homoj virgulinon kiel oferon. La motivo de oferado dependas de tio, ke oni timis plagon de l’ demonoj, kaj en iu senco la viktimo estas anstataŭanto, per kiu oni limigas la plagon en certa grado. Aliflanke, per tio oni elpetis bonvolon de l’ demono (spirito aŭ dio) kaj esperis prosperon de l’ popolo; tiu ĉi moro estas universala en la mondo, kaj ĉiu popolo kulturita kaj nekulturita havas ĝin, kiel ekzemple, Jehovo tre ofte postulis oferon, kvankam ne virgulinon, kun la kondiĉo ke li protektos la popolon, kiu oferdonis. En la orienta parto de Afriko, ĉe Bonio, ekzistas tia moro, ke oni oferas virgulinon al la Ŝarko ĉe retrofluo de tajdo en ĉiu printempo. Sed, en la Suda Pacifiko oni oferas reĝidinon al la KrokodiloĴ.[2] Ka jen Orienta Hindujo ni trovas multajn tradiciojn pri tiaj praktikoj. Unue oni oferis virinon kun tuta kredo al tiaj spiritoj de akvo, sed posteuloj deviga oferis virgulinon al la spiritoj ĉiujare en sama sezono, kvankam oni bone konsciiĝis, ke tiu ĉi moro estas ne bona. Ĉar tia moro estis okazigata por la bono de publiko, tial neniu el la lonĝantaro, kiu vivas en tiu ĉi superstiĉo, kuraĝis rompi ĝin kaj ĉiam pacience, kvankam vole ne vole ili devis obei ĝin, malgraŭ ili konsciis, kiu postulas oferon estas diabla; kaj ili volis ĉesigi la oferadon al ĝi. Sub tiu ĉi superstiĉa kredo certe multaj tragedioj okazis inter la popoloj. Sed fremdulo estas indiferenta pri gentaj moroj, kaj povas ĉesigi ilin aŭ silentigi la spiriton (demono, monstro). Tial la heroo, kiu disrompis superstiĉan moraĉon aŭ bravule forbuĉis monstron en multaj legendoj, ĉiam estas fremdulo. Susano, kiu savis la virgulinon kaj forbuĉis la ok—kapan monstron, estis

fremdulo deveninta de la ĉielo. Mi do opinias, ke la japana mito pri la ok-kapa serpentego

  1. Iŭahiba.
  2. La dio de Ŝarko, Krokodilo.