Paĝo:La Revuo Orienta - Januaro 1935.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankaŭ kameciparoj[1] kaj kriptomerioj,[2] ĝia longo etendiĝas sur ok valoj kaj ok montoj, kaj ĝia ventro estas ĉiam sangkovrita.“ Diris Susana;—„Se tiu ĉi estas via filino, ĉu vi ne donos ŝin al mi?” Respondis la Maljunulo;—„Riverence, sed mi ne scias vian nomon, via moŝto!“ Susano tiam laŭte anoncis;—„Mi estas frato al la diino Amateraso;[3] ĵus mi descendis de la ĉielo.“ Do, la Maljunulo kaj la Maljunulino diris; —„Se tia vi estas, volonte mi donos ŝin al vi, via moŝto!“ Susano ekprenis la virgulinon, kaj aliformigis ŝin en kombilon, kiun li metis en sia buklon, kaj ordonis al la gemaljunuloj;—„Vi tuj faru bonan sakeon, ankaŭ preparu barilon ĉirkaŭe; la barilo havu ok pordojn; ĉe îu pordo sin trovu estrado; sur ĉiun estradon metu sakekuvon; en ĉiun kuvon enverŝu la bonan sakeon, kaj atendu!“ Tiel ili atendis post kiam ili preparis ĉiujn aferojn laŭ lia ordono. Baldaŭ la Ok-kapa serpentego efektive aperis en densa nigra nebulo, kaj tuj trempis la kapojn en ĉiujn kuvojn, drinkis la sakeon. Poste la monstro estis tute ebria pro la drinko, ĉiuj kapoj kuŝiĝis surtere kaj komencis diligente ronki. Do, Susano kiu jam delonge atendis tiun ĉi ŝancon eltiris la glavon, kiun li portis, dehakis la kapojn, tratranĉis la serpentegon en mil pacojn; tial la sango de la monstro inundis de la rivero Hi.”

Tiu ĉi heroa rakonto apartenas al tielnomata „Andromeda tipo“ en la legendoj de Hindo-Germanoj kaj similajn rakontojn ne malmulte oni trovas en la mondo. Krome la rakontoj pri policefala monstro, du-kapa, sep-kapa, naŭ-kapa, naŭdek-naŭ-kapa aŭ cent-kapa ankaŭ estas tre multe troveblaj, kaj la formo kaj konstruo tre similas unu la alian. Kiel ekzemple, mi citos ĉi tie la faman legendon de Perseo en Greka mitologio:

En la alhejma flugado la hereo Perseo trovis la landon de Etiopio, kie la reĝo Kefeo kaj la reĝino Kasiopeo estis en la trono. Ĉar la reĝino iam fanfaronis, ke ŝi estas pli bela ol la marnimfoj; Posejdono, la reĝo de maro, tre koleris kaj sendis la teruran monstron por ruinigi la marbordon. Kaj la orakolo de Zeŭso anoncis, ke per la ofero de la princino Andromedo nur oni povas liberigi la landon de tiu ĉi teruro… Ĝuste tiam, Perseo kiu forbuĉis la gorgonan Meduzon,[4] kaj aliformigis en montegon la giganton Atlaso kiu pene tenadis la ĉielon per la manoj; li alvenis flugante sur la sandaloj kun flugilo, vidis ĉarman virgulinon ĉenita al rokego ĉe marbordo kaj rigardanta ĉielon per ploraj okuloj; la monstra ceto apenaŭ estis formanĝonta ŝin per granda faŭko. Li haltis kaj eksciis pri la kruela afero, certigis de la reĝo de la promeson, ke ŝi estos lia edzino, se li sukcesos liberigi ŝin. Alproksimiĝante la Posejdonan monstron li elmetis el la sako la gorgonan kapon, kaj momente ŝanĝis la monstron en ŝtonon. (Alie ankaŭ oni rakontas, ke li mem forbuĉis la monstron per la glavo, kiun li kare portadis.)

  1. Sugi.
  2. Hinoki.
  3. Diino de Suno. Unua principo de la japana ŝintoismo.
  4. Unu el tri gorgonoj. Antaŭe ŝi estis bela knabino, sed ŝi fanfaronis precipe pri ŝia bela hararo, kaj komparis la diinon Ateno. La diino tre koleris kaj ŝanĝis ŝian hararon en serpentojn, ja terure malbeligis ŝin. Se ju ekvidas ŝian rigardon, oni diras, tiu fariĝas momente ŝtono.