Paĝo:La Revuo Orienta - Januaro 1935.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Andromeda tipo en Japana Mitologio
Kijo Cujuki

La pensmaniero de naturpopoloj estas: Ili kredas, ke la potenco kiu instigas la senton de timo estas supernatura. Tiaj supernaturaj estaĵoj estas la kaŭzo de multaj fenomenoj, ili ankaŭ estas regantoj de l’ naturo aŭ homa socio. Ili personigas ĉiujn fenomenojn, kaj la diecajn abstraktaĵojn; ili ĉion materiigis. Ili konsideris la kaŭzon nur ekstere, sed ne interne. Tial la mito estas kultura produktaĵo kiu ekĝermas en tiaj pensmanieroj por klarigi la ekziston, la originon kaj la progreson de estaĵoj kaj fenomenoj de l’ naturo kaj la homa socio. Konsekvence, la mito ĉiam respegulas la etoson; la kredon, la morojn kaj kutimojn, la ekonomion kaj la sistemojn de ĉiu popolo.

Iam aliloke[1] mi pritraktis la funkcion de akvo, kiu kapablas purigi ĉiujn malpurojn. La akvo mem estis la objekto de kulto, tiu ĉi kredo poste evoluis kaj oni kredis, ke la akvo ne estas spirito, sed la spirito loĝas en akvo. Kaj oni kredas, ke vivaĵo akva estas nimfo. Tial en animisma stadio nimfo portas la figuron de fiŝo, testudo, serpento, ktp. Ĝenerale nimfo havas la formon de serpento. Eble, ĉar serpento vivas apud akvo, aŭ ondoj similas la rampon de serpento, aŭ longa rivero kuranta tra montoj kaj valoj pensigas pri la rampo de serpento, aŭ eble trombo aspektas kiel serpentego ĉielen fluganta. Ĉiuokaze oni kredis, ke serpento estas la spirito de akvo. Koncerne al tiu ĉi akva spirito ni studos la heroan rakonton de Susano, ekzilita de la Lando de Ĉielo.[2] La japana mitologio en Koĵiki raportas jenon:

«Susano surteriĝis je Torikami ĉe la supra parto de l’ rivero Hi, en la provinco Izumo. Tiam manĝvergo naĝis malsupren en la fluo. Li supozis, ke devas loĝi homoj ĉe la supra regiono de la rivero, iris pluen serĉante ilin; fine li trovis gemaljunulojn kaj virgulinon, kiuj estis en plorĝemando. Li demandis;—„Kio estas vi?“ La maljunulo responde parolis;—“Mi estas Provinca dio,[3] filo de la Dio-de-Granda-Monto. Mia nomo estas Maljunulo-de-Piedo-kareso, mia edzino nomiĝas Maljunulino-de-Mano-kareso, kaj la filino portas la nomon de Rizo-kampo.“ Denove Susano demandis lin;—„Kial vi tiel lamentas?“ Respondis la Maljunulo;—„Originale mi havis ok knabinojn. Sed Ok-kapa serpentego el la provinco Koŝi atakas nin ĉiujare kaj forglutis ilin unu post alia, nur unu restas ĉe ni, kaj nun estas la tempo de ĝia alveno ĉijare; tial ni ploras.“ Tiam Susano refoje demandis lin;—„Kia estas ĝia formo?“ „Ĝiaj okuloj similas la fizalojn.[4] Ĝi havas ok kapojn kaj ok vostojn sur unu korpo. Plie, sur ĝia korpo kreskas musko,

  1. „Oomoto Internacia,“ Julio, 1933.
  2. Takama-no-Hara.
  3. t. e. aborigeno, antiteze al ĉielaj personoj (dioj).
  4. Originale akagaĉi, Physalis Alkekengi.