Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

aŭdinte, ĉiuj tergardistoj, bruligitaj de l’ amo, rapide alvenis, dezirinte la favoron de la reĝidino.

Tra la neĝblankan pordegon, brilantan de l’ oraj kolonoj, eniris la reĝoj en la amfiteatron kiel grandaj leonoj sur la monton. Tie sur diversaj seĝetoj sidis tero-estroj, ĉiu portante bonodorajn bukedojn kaj orel-ringojn el perloj radiaj. Oni vidis tie brakojn, similajn al la ŝtalo kaj aliajn — delikatajn, oni povus diri, kvinkapajn serpentojn.

Belharaj, belnazaj, belokulaj, belbrovaj — brilis la vizaĝoj de l’ reĝoj kiel steloj sur ĉielo. En tiun puran kunvenon de la reĝoj kiel en Bhogavatin[1] serpentplenan, en tiun superan vir-aron, kiel en tigrokavernon — eniris en la amfiteatron Damayanti belvizaĝa, kaptanta la korojn kaj okulojn de la reĝoj. La rigardoj de grand-spiritaj reĝoj, fiksitaj sur ŝian korpon, vagis tie — tien kaj restis senmovaj.

Poste, kiam oni legis la nomojn de la herooj, Bhimidino rimarkis kvin virojn tute similajn. Ekvidinte ĉi-tiujn kvin virojn, kies aspekto estis sen ia diferenco kaj tute identa, Vidarbanino duboplena ne povis rekoni la reĝon Nalon. Kiun ajn el ili ŝi rigardis, pri tiu ŝi pensis, ke li estas Nalo. Kaj tian kaŭzon konsiderante, meditis la ĉasta:

— Kiamaniere mi rekonos la diojn? Kiel rekonos mi Nalon? Kaj kiaj estas la diaj signoj?

Kaj ŝi diris al ŝi mem:

— Kiaj estas la signoj diaj — tion diris al mi

  1. Ĉefurbo de la serpentoj.