Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita






Nalo kaj Damayanti.
(El sanskrito.)

I.

Estis reĝo nomata Nalo, filo de Viraseno, tre potenca, ornamita per ĉiuj postuleblaj virtoj, bela, konanto de ĉevaloj.

Li estis ĉefo de princaj viroj, kvazaŭ ia granda dio, super ĉiuj brilanta kiel suno; pia, klera, heroa, granda sinjoro en Niŝadujo, ĉiam amanta veron (sed amanta ostludon), estro de nekalkuleblaj militistoj, dezirata de junaj virinoj, nobla, reganta siajn sentojn, estimanta la religion, plej bona arkpafisto, servisto de leĝo, kiel Manu mem.

Kaj estis en Vidarbujo raĝo[1] Bhimo, disvastiganta

timon, plena de ĉiuj virtoj, kaj kiu ardege de-

  1. Raĝo inde signifas reĝo.