Paĝo:Lange - Nalo kaj Damayanti, 1912.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ziris infanojn, sed ne havis ilin. Tiu-ĉi potenca viro faris ĉion eblan por havi idaron.

Kaj venis al li ia brahmana saĝulo, nomata Damano, kaj reĝo Bhimo salutis lin kun honoro kaj kune kun sia edzino oferis al li tutan gastecon. Kaj benata Damano certigis al la reĝo kaj al lia edzino favoron: unu knabinon perlon kaj tri knabojn, heroojn tre glorajn; iliaj nomoj: Damayanti, Damo, Danto kaj Damano, tre brilontaj, ornamotaj de ĉiuj virtoj.

Kaj Damayanti, la beltalia knabino, kun ŝia vizaĝo, brilo, beleco, ĉasteco kaj kun sia fortuno — akiris en la mondo gloron. Kiam Damayanti atingis la edziniĝan aĝon, cent servistinoj kaj cent amikinoj ŝin ĉirkaŭis kiel Saĉin[1]. Bhimidino brilis en la ornamo de ĉiuj juveloj inter siaj amikinoj, belkorpa, radia kiel fulma fulmo, kun la plej granda beleco, longokula kiel Ŝri[2]. Nek inter dioj, nek inter yakŝoj[3], nek inter homoj ĝis tiam estis vidita simila virino, tuŝanta mem la animon de dioj, bela knabino.

Kaj Nalo, la unua inter homoj, nekomparebla sur la tero, belformita kiel Kandarpo[4] — estis egale bela.

En la ĉirkaŭantaro de Damayanti kun plezuro oni glorigis Nalon. En ĉirkaŭantaro de Nalo oni glorigis senĉese belegan Damayantin.

Kaj sen intervidado naskiĝis inter ili la amo,

  1. Saĉi — edzino de dio Indro.
  2. Ŝri — diino de beleco.
  3. Yakŝoj — bonaj spiritoj.
  4. Kandarpo — dio de amo.