Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
VI.
Ruĝa militismo

Futer: Kiu faras komparon inter la reĝimoj nun ekzistantaj en Sovetio, Italio k Germanio, tiu vole-nevole devas konstati, ke multrilate ili tre parencas. Nature ekzistas inter ili diferencoj. La diktatoreco de Musolini ne estas tute sama kiel tiu de Hitler k la absolutismo de Stalin ne identas kun tiu de lia Berlina kolego.

Unu el la ĉefaj trajtoj de tiuj reĝimoj estas la militismo. Tiurilate oni ne povas nei, ke Sovetio faris grandegajn progresojn. Inter multaj kompetentaj atestoj mi volas mencii tiun de la itala generalo Grazioli, kiu antaŭ ne tre longa tempo vizitis oficiale la «landon kie oni konstruas socialismon» k raportis poste tre favore pri la ruĝa armeo. Interalie li diris, ke ĝia spiritostato ŝajnas al li taŭga, laŭcela k iel similas tiun de la Napoleonaj armeoj post la Franca Revolucio. Teknike ĝi ankaŭ estas tre bone ekipita. Estas evidente, asertis nia faŝista moŝto, ke la unua kvinjara plano havis ĉefe kiel celon tiun ekipadon. Kaj li substrekas en sia raporto, publikigita en la Ĵurnalo de Italio (Giornale d’Italia), ke la ĉefa karaktero de la milita aparato sovetia estas pli ataka ol defenda.

La fakulo Grazioli certe ne havas motivon por ne raporti sincere k sekve oni povas fidi al liaj diroj, ĉu ne?

Ruper: Vi kredas eble ĉagreni min per tiu raporto de itala generalo; tute male, mi ĝojas scii, ke la Ruĝa Armeo estas potenca k batalpreta; ĝi ja estas en la servo de l’ mondrevolucio k ĉiuj klaskonsciaj laboristoj devas pro tio danki al Stalin k Voroŝilov.

Futer: Ĝis tia grado vi estas blindigita! Ĉu do la «ruĝa armeo» helpis al la ribelantaj bulgaroj komunistaj sukcesigi en sia lando la revolucion? Ĉu ĝi helpis al la Kantona Komuno eviti malvenkon k la murdon al pli ol 30.000 ĉinaj revoluciuloj? Ĉu ĝi iel