Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kolektivigo de la produktado estos efektiviĝinta; kiam, unuvorte, la socialismo estos realigita. Post la «likvido al la kulakoj kiel klaso», post kiam la kampuloj laboras kolektive en kolĥozoj, kiel la laboristoj en fabrikoj, tiam logike la socialismo devus esti venkinta k sekve la ŝtato malaperanta. Sed tiel ne okazas k eĉ neniam antaŭe la subpremo super la tuta popolo estis tiom trude aktiva. Nu, «kamarado» Stecki facile klarigis, ke ju pli proksimiĝas la pereo de la ŝtato, des pli devas fortiĝi ĝia subprema agado (!?).

Futer: Teologoj same ankaŭ tre bone klarigas, kiel senlime bona, senlime potenca k senlime perfekta Dio tamen kreis malperfektan mondon k toleras en ĝi la malbonon…

Iver: Ĉe la lasta kongreso de la Moskvaj ĵurnalistoj Stecki emfazis, ke «la tuta gazetaro, eĉ la murgazetoj en la fabrikoj, devas esti dediĉataj al la propagando pri la decidoj de la XVII-a kongreso de l’ bolŝevika partio» k ke tiu «mobilizado de la amasoj» ĉirkaŭ la kongreso «devas daŭri ĝis ĉiuj ĉefaj tezoj estos penetrintaj la konscion de ĉiu laboristo».

Kaj tiuj rekomendoj estis laŭlitere aplikataj. Por kompletigi la kutimajn propagandrimedojn, oni eĉ elpensis starigi politikajn ekzamenojn pri la parolado de Stalin ĉe la kongreso.

La sekretario de l’ komunista ĉelo en ĉiu laborejo prizorgis la aferon, rilate al la partianoj; pri la aliaj laboristoj, okupiĝis la sindikata komitato k ĉiu instruato devis veni antaŭ komitaton el kvalifitaj ekzamenantoj, kiuj per sagace elektitaj demandoj kontrolis ĉu li legis k komprenis, kiel estas lia devo, unu el la 8 milionoj da ekzempleroj de la broŝuro eldonita por diskonigi la paroladon de Stalin; poste la ekzamenintoj donas al la laboristo poenton. Kiu havas tro malaltan, tiu devas denove esti ekzamenata k en okazo de malsukceso riskas, ke lia nomo kuŝos sur nigra tabulo.

Tial ke tamen multaj laboristoj pli malpli lerte evitas la deĵoron, pretekstante, ke ili estas maljunaj k preskaŭ analfabetaj, la sindikatoj iniciatis rimedon, kiu konsistas en tio, ke aro da spertaj propagandistoj devas viziti vespere laboristojn en ilia hejmo, por klarigi al la tuta familio, kiom saĝaj, prudentaj k obeindaj estas la decidoj de l’ kongreso. Poste ili faras