Paĝo:Lanti - Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?, 1935.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

demandojn por certiĝi, ĉu la klarigoj estis aŭ ne komprenataj. Fiere la ĵurnaloj raportas pri la faroj de «udarnikoj», kiuj, sukcesinte en la ekzameno, instruas la «bonan parolon» al siaj edzino k infanoj k petas, ke ekzamenantaro venu iun ripoztagon por ekzameni tiujn gekompatindulojn.

Kie oni ne povas viziti ĉiujn malfruiĝintojn, tie oni starigis specialajn politikajn kursojn ripoztagajn, kiujn ili devis viziti por lerni la kateĥismon k tiele ĝui, kiel diras la sindikata ĵurnalo Laboro (Trud) en la n-ro de la 12-a de majo 1934, «ripozon k samtempe instruon.»

Eĉ 8-10-jaraj infanoj el la unuagradaj lernejoj estis devigataj lerni lecionojn pri la rekomendoj de la XVII-a kongreso. Tia troa fervoro fare de instruistoj altiris la atenton de Bubnov, la popolkomisaro por la publika klerigado, k li instrukciis, ke nur al 12-jaraj lernantoj oni donu tiajn lecionojn.

Almenaŭ tiu fakto tre bone montras ĝis kia grado efikas la ŝtata potenco sur la regatojn. La ĉefa zorgo ĉiutaga de la sovetianoj estas demandi sin: «Ĉu mi komprenis ĝuste la parolojn de Stalin? Ĉu mi kapablas respondi akcepteble al tiurilataj demandoj? Ĉu mi montris sufiĉe da fervoro, sufiĉe da aprobo?…» ktp. Necesas esti mem vivinta en tia atmosfero por povi reale kompreni, ke la Stalina reĝimo estas terure subprema, sklaviga k havas nenion komunan kun la blufe rozkoloraj raportoj, kiujn faras turistoj aŭ subaĉetitaj verkistoj. En Sovetio regas plej granda malŝato por libera penso.

Ruper: Mi opinias, ke tiu farmaniero de la respondecaj gvidantoj sovetiaj estas tre bona, tre ĝusta, tre laŭcela. Kvankam mi tute ne konas tiun K-don Stecki, pri kiu vi ironias, tamen estas sendube, ke li scipovas pli bone ol mi, pli bone ol vi k Futer, klarigi la veran sencon de la instruoj de Marks k Lenin. Vi forgesas, ke la marksismo estas la scienca socialismo, kontraste al la idealistaj k utopiaj sistemoj de Furje (Fourier), Sensimon (Saint-Simon) k. a. pioniroj. Sed por instrui sciencon, necesas funde koni ĝin. Certe K-do Stecki estas fakulo en la scienca socialismo; li studadis la ampleksan verkaron pri historia materialismo k mi do bone komprenas, ke Stalin ŝatas lian helpon. Tute same mi aprobas, ke oni instruu al la popolo nur la veron. Vi parolis pri libera penso; tio