Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vendrede la 11an de aŭgusto. – Hodiaŭ mi tagmanĝis en restoracio mastrumata de komunistoj. Mi ricevis nigran panon, kiun mi ne povis manĝi, porcion da viando kun terpomoj, kompoton kaj teon kun sukero, kosto: 1 100 000 rubloj.

Pluvas. Ĉu ni forveturos hodiaŭ? Neniu scias. Mi koleras pro tiu necerteco, kiu malhelpas profitan uzon de la tempo. Ne estas prudente foriri malproksimen de la hotelo ĉar verŝajne venos la kuriero por sciigi nin pri la forveturo. Kion fari? Mi decidas eniri la preĝejon S-ta Isaako. Okazas diservo. La ĉeestantoj (30 personoj proksimume) preĝas fervore, krucsignas, genufleksas kaj fronte tuŝas la plankon. Diservanto kantas per forta voĉo tre impresiga: ŝajnas, ke ĝi eliras el tombo. Sammomente preteriras la preĝejon kantante aro da soldatoj. Ili marŝas ritme, ordeme, ne portas armilojn. La kanto estas melankolia, unutona, iom mistika. Mi sentas en ĝi kaŝitan forton, grandegan, vastan kiel la stepo kiu verŝajne inspiris tiun kanton…

…Fine ni ekscias, ke ni forveturos hodiaŭ vespere. Je la 21a horo ni envagoniĝas en la diplomata vagono. Ampleksa, komforta ĝi estas. En ĉiu kupeo estas nur kvar personoj. La apogdorsa parto de la benkoj estas movebla. Tiamaniere, ke oni povas ĝin levi horizontpozicie kaj utiligi kiel liton.

Sabate 12an de aŭgusto. – Frumatene mi vekiĝas. Briletas jam la suno. Forkuras sufiĉe rapide la vagonaro, kvankam la lokomotivo estas hejtita per ligno. La pejzaĝo estas ĉie samaspekta: senfina ebenaĵo kovrita ĉi tie kaj tie de arbaroj el abioj kaj betuloj.

Ni alvenas Moskvon je la 13a horo. Longa atendado ĉe la stacio. Fine venas omnibuso kiu kondukas nin al la hotelo "Lux" (Lumo) kie estas kutime gastigataj la eksterlandaj delegitoj. K-ino Leiciague, la reprezentanto de l’Franca Komunista Partio, forestas; ankaŭ Rappoport por kiu mi havas leteron kaj monon. Neniu povas do prizorgi min kaj la du Alĝerianojn, kiuj ankaŭ apartenas al la Franca Partio. Ne estas eble interkompreniĝi kun la hotelmastrumanto, kiu verŝajne parolas nur ruse. Je la 19a ni ankoraŭ atendas; ĉiuj aliaj alvenintoj jam estas instalitaj. Mi tre malpaciencas. Fine, france parolanta reprezentanto de l’Itala Partio