Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kompatas kaj bonvolas klopodi por ni. Post sephora atendado mi povis okupi ĉambron kaj manĝeti.

Mi bezonis 12 tagojn por atingi la Mekon de la Revolucio…

En mia ĉambro estas kvar litoj; du estas okupataj de Amerikanoj kaj la tria de Germano. Tia komuneoo tre malplaĉas al mi, solecŝatanto…

Moskvo

La surstrata movado estas tre vigla en kelkaj lokoj. La tramveturiloj funkcias normale. Ili plenigite trakuras la urbon; knare ili balanciĝas sur eluzitaj, moviĝemaj reloj. Estas mirakle: malgraŭ tia stato mi eĉ ne vidis dum mia ĉi-tiea restado unu solan haltigan akcidenton!… La trotuaroj estas malglate kaviĝintaj. Oni devas tre atenti por ne fali marŝante. Kelkaj aŭtomobiloj rapide forkuras kaj kvazaŭ salte transpasas la kavaĵojn. La fiakretoj – isvolŝiki — iras malrapide. La kondukistoj – nomiĝas ankaŭ isvolŝiki – aspektas al mi tre originale, kun siaj longaj malpuraj surtutoj, ĉe la talio alĝustigitaj kaj siaj legendaj ĉapoj. La maniero laŭ kiu la ĉevalo estas jungita aspektas ankaŭ originale: la flankaj timonoj estas kunligitaj per ligna arkaĵo superstaranta la kolon de la ĉevalo.

Ĉar de unu jaro okazis la "Nep" (Nova Politiko) jam multaj butikoj estas malfermitaj. Ŝajnas ke ili estas bone provizumataj. En aliaj oni prepariĝas por malfermo. Tial mi havas impreson, ke la urbo estis sieĝita dum longa tempo. La malamiko foriris; kaj nune normala vivo rekomenciĝas. Metiistoj laboras dimanĉe, eĉ nokte por instali butikojn kaj magazenojn.

Kio vere karakterizas la fizionomion de la urbo estas la gevendistoj, kiujn oni renkontas ĉe la sojlo de ĉiu domo, ĉe ĉiu stratangulo, preskaŭ ĉiupaŝe. De matene ĝis noktomeze ili stare aŭ kaŭre prezentas al la preterpasantoj plej diversajn objektojn: bulkojn, ovojn, pomojn, haringojn, cigaredojn, kukaĵojn ktp. ktp. Iuj havaa apud si korbon; aliuj portas montran pladon, sin apogantan sur la brusto kaj retenitan per ŝnuro duonĉirkauanta la kolon. En certaj lokoj oni povas kalkuli 20, 25