Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas klarigata kaj mastrumata de l’ papo. Tamen, se oni volas kritiki la katolikismon, necesas prikonsideri ĝin en ĝia hodiaŭa formo, en ĝia reala, konkreta ekzisto. Same ni devas fari, rilate al la marksismo. Tiu doktrino ja estas devige kaj senkonkure instruata al 170 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo. Kaj plie ekster Sovetio kelkaj milionoj da fervoraj adeptoj rigardas al Moskvo sammense kiel katolikoj al Romo…

La mariksismo fariĝis en la praktiko nova dogmaro kaj ĝi jam havas siajn ekzegezistojn, kiuj disputas inter si. Espereble, iu venonta kongreso de Komintern, imite al la katolika koncilio el 1870, deklaros, ke pri dubaj punktoj decidas Stalin, la "patro de l’ Sovetia popolo", la "tre amata gvidisto de l’ mondproletaro" ktp. ks. Ni ja bezonas nepre marksistan papon, por ĉesigi la tedajn kaj senfinajn interdiskutojn pri la sole ĝusta interpreto al la doktrino de Marks.

Dume oni povas praktike konsideri, ke la "vera" marksismo estas tiu, kiu estas oficiale kaj devige instruata sur unu sesono de l’ mondo kaj fervore propagandata per la naciaj sekcioj de Komintern.

*       *
*

Jam delonge mi observas la malvolviĝon de tiu nova dogmo kaj notas ties konsekvencojn. En Sovetio la arto kaj scienco estas "marksistaj". Al ĉio oni aplikas la dialektikan rezonmanieron Hegelan. Eĉ tajloroj devas "dialektike" tranĉi vestojn. Kaj kompreneble devis nepre okazi, ke ankaŭ la lingva demando fariĝu objekto de marksisma esploro. En la kajero tria (1932) de La Nova Etapo oni ja povas legi tezaron, kies enkonduko havas jenan titolon: "Marksisma Lingvoscienco turnas sin vizaĝe al la problemo pri lingvo internacia."

Estas iel bedaŭrinde, ke la esperanta gazetaro preskaŭ tute ignoris tiun ellaboraĵon. Se oni demandus min pri la kialo de tiu ignoro, mi vere ne scius kion respondi precize. Almenaŭ estas por mi klare, ke la Moskvaj "lingvoscienculoj" fiaskis en sia provo akordigi la movadon por artefarita lingvo kun la "marksleninisma lingvistiko",