Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la agitvortoj: "La tutan regadon al la Sovetoj!".
Origine la soveta regsistemo estis ja eĉ pli demokratia ol tiu jam delonge funkcianta en Britio, Francio, Usono k.a. kapitalistaj landoj.

Sed tiam en Rusio inter la burĝdevena intelektularo ekzistis konsiderinda nombro da teoriuloj kaj "profesiaj" agitistoj, kies menso estis saturita de alia ideologio: la marksismo. Inter ili la plej agemaj estis la bolŝevistoj, kiuj organiziĝis en partio kun "fera disciplino" (kion poste Musolini kaj Hitler sukcese imitis). Armita per ideologio kun scienca etiketo (Marksistoj kutimas nomi sian doktrinon "scienca socialismo") bone organizitaj kaj lerte gvidataj de Lenin, ili sukcesis bonuzi eksterordinare favorajn cirkonstancojn por kapti la regadon super vasta mondparto. En tiu okazo la marksismo efikis kiel ideologio, simile kiel la naci-socialismo en Germanio.

Sendube estas superflue diri, ke miaopinie ne ekzistas socialismo en Germanio, nek en la lando antifraze nomita Sovetio. Sed tio estas alia demando, kiu staras ekster la temo, kiun mi nun traktas. Mi celas nur montri, ke Ideologio estas forto, efikanta forto en difinitaj cirkonstancoj.

Tio neniel signifas, ke la Ekonomio estas malatentinda. Estus simila eraro al tiu, kiu konsistas el malatento aŭ subtakso al la ideoj. Ideologio povas efiki nur en iaj favoraj kondiĉoj. Kaj la Ekonomio kondiĉas, ne kaŭzas, la agadon de l’ homoj, tial ke ili agas nur se en ilia cerbo naskiĝis la ideoj, kiuj instigas al la agado.

Laŭ tio, kion diris K-do N. pri la verko de L. de Jong, mi supozas, ke tiu aŭtoro ne estas tre ortodoksa marksisto, rilate al la Moskva konfesio. Sekve, povas esti, ke mi ĝenerale povus konsenti kun lia vidpunkto. Mi eĉ emas kredi, ke se Marks vivus, li mem konsentus, ke la eventoj ne tute pravigis lian teorion kaj verŝajne li ĝin revizus. Sed pri tio estus tute senutile diskutadi. Se Jezuo Kristo (supoze ke li efektive iam vivis, kio ne havas ĉiesan konsenton) revenus sur la teron, li certe ankaŭ ne konsentus kun la kristanismo, kiel ĝi