Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu mia konstato la kontraŭdiro al la Historia Materialismo estas nur ŝajna. La sama ankaŭ "pruvus" facillange, ke ne ekzistas reala kontraŭdiro al la Marksa teorio en tiu fakto, ke proletdevena homo, Hitler, sukcesis starigi potencan movadon, kiu detruis la komunistajn kaj socialistajn organizojn en lando, kie ekzistis la objektivaj kondiĉoj, antaŭdifinitaj de Marks, por la starigo de socialisma socio. Similan rimarkon oni povas fari rilate al tiu nemalpli signifa fakto, ke Lenin, Trocki, Buĥarin k.a. burĝdevenaj bolŝevistoj sukcesis kapti la regadon en lando, kie la menciitaj kondiĉoj tute ne ekzistis.

Sed mi mem ne estas tiel lerta dialektikulo – aŭ harfendemulo – por povi akordigi tiajn faktojn kun la teorio de Marks. Dum ili ŝajnas al mi facile klarigeblaj per la forto de ideoj. En nia epoko la plej potenca kaj efika ideo-forto estas nekontraŭdireble la naciismo. Se aliflanke oni konsideras, ke la germana laboristaro estis forte saturita per socialisma ideologio, kies konsista parto, la internaciismo, ne funde, esence kontraŭis al la naciismo, aperas klare, ke Hitler bezonis nur kunligi la du ideojn per sia naci-socialismo por starigi mirinde fortan movadon.

En la cara, aŭtokrata imperio, konsistanta el pli ol cent diversaj popoloj, la naciismo ne profunde enradikiĝis kaj ne povis tie esti konsiderata kiel potenca ideoforto. Aliparte, la aristokrata reganta klaso jam estis rapide perdanta sian spiritan forton, kiam eksplodis la milito, kaj la malvenkoj de la caraj armeoj donis al ĝi la lastan baton. Tiel estiĝis favora stato, tre bona grundo por la dissemado de la demokratia ideologio. Necesas ne forgesi, ke en Rusio la revolucio venkis kun

    Engels, estas nur vorta ĵonglado, kiu eĉ ne havas la econ esti io vere nova, originala. Fakte ĝi estas nur kruda aliiĝo de l’ pli profunda kaj subtila koncepto de Heraklito, kiu vivis 400 jarojn antaŭ J.K. La antikva filozofio greka ja instruis pri eterna aliiĝo de la aĵoj, pri la kunekzisto de kontraŭaĵoj ktp.