Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rolon de papo kaj eble iun belan tagon la tuta mondo mire ekscios, ke la spirito de Marks ne mortis kun lia korpo, sed ke ĝi daŭre vivas kaj ke Stalin telepatie komunikas kun ĝi. Tiam ni povos pridiskuti la "veran" penson de la plej aŭtoritata fondinto de la Unua Internacio. Dume ni ĉiuj restas en granda embaraso kaj mi dubas, ĉu L. de Jong, la aŭtoro de l’ verko "Nuntempa Marksismo", povos akiri sufiĉan aŭtoritaton por ke lia interpreto pri tiu doktrino estu konsiderata kiel la sole ĝusta.

*       *
*

Rilate al la parto el mia letero, kiun kritikis K-do N., kiam mi verkis ĝin, tiam mi pensis pri jenaj eldiroj de Marks kaj Engels:

"Ne la konscio de l’ homoj determinas ilian staton, sed male ilia socia stato determinas ilian konscion." (K. Marks, Al la Kritiko de l’ Politika Ekonomio, Antaŭparolo).

"La determinantaj kaŭzoj de tiu aŭ alia socia metamorfozo aŭ revolucio ne devas esti serĉataj en la kapoj de l’ homoj, sed en la metamorfozoj de l’ produktado kaj de la interŝanĝado." (F. Engels, La Revolucio de l’ Scienco, de s-ro Diring/Dühring).

Se tiuj frazoj ne estas simpla ĵonglado per vortoj, ŝajnas al mi evidente, ke la aŭtoroj de La Komunista Manifesto opiniis, ke la Ekonomio[1] determinas la politikajn, jurajn, religiajn, filozofiajn formojn, unuvorte, ĉiujn aspektojn de la intelekta kaj morala vivo. Tial mi pensis, ke estas utile substreki la fakton, ke la aŭstraliaj laboristoj havas ĝenerale malaltan kulturnivelon, kvankam ili vivas en relative bonaj ekonomiaj kondiĉoj.

Sed mi ne dubas, ke lerta dialektulo[2] povus verki dikan libron por pruvi, teze, antiteze kaj sinteze[3], ke en

  1. Mi uzas ĉi tiun terminon laŭ la senco 3a en P.V.: situacio de institucio aŭ regno laŭ vidpunkto de riĉo kaj materia prospero.
  2. tiel! – verŝajne = dialektikulo (N.d.l.komp.)
  3. La fama dialektiko Hegela, kiun aplikis Marks kaj