Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ni bezonas marksistan papon

Kun intereso mi legis pri la "peto", kiun faris al mi K-do Nieuwenhuizen en la aŭg.-sept. n-ro de nia Revuo. Kaj mi danke notas, ke li ne suspektis, ke mi estas subaĉetita de Hitler aŭ de l’ Japana registaro, pro tio ke mi ne konsentas cent-po-cente kun kion diris la fama aŭtoro de l’ Kapitalo

Estas tre notinde, ke K-do N. rimarkigas en sia artikolo, ke eĉ marksistoj eraras, rilate al la ĝusta kompreno de l’ penso de Marks. Cetere, ĉiu scias, ke la "marksisto" Kaŭcki ne interkonsentis kun la "marksisto" Lenin; ke Stalin kaj Trocki akuzas sin reciproke pri "perfido al la marksismo"; ke kompetenta kaj aŭtoritata "marksisto" kiel Buĥarin devis esti pafe elmondigita kune kun multaj aliaj "marksistoj", pioniroj de l’ rusa revolucio kaj kunbatalintoj de Lenin, tial ke ili herezis, rilate la novan dogmaron.

Kiam oni konstatas, ke en la marksista mondo ne eblas atingi ĝeneralan interkonsenton pri la ĝusta senco de la instruo de l’ Majstro, pri la senerara kompreno al lia vidpunkto, naskiĝas nepre en la cerbo la penso pri neceso de ia marksista papo.

En la katolika eklezio teologoj interdisputis dum kelkaj jarcentoj pri diversaj punktoj de l’ dogmaro, ĝis en la jaro 1870 finfine koncilio decidis, ke la papo estas dogme neerarpova. Ortodoksa katoliko firme kredas, ke la Estro de sia Eklezio ricevas inspiron de Dio mem, kiam temas decidi pri dogmaj aferoj.

Bedaŭrinde ĝis nun neniu kongreso de Komintern decidis, ke pri la ĝusta interpreto de l’ Marksa penso kompetentas nur unu sola homo. Tamen, praktike, Stalin iel ludas la