Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tradicio, naciaj kulturnvelo, religio, kutimoj kaj moroj. Ili kune formas iun spiritostaton de l’ homo; ne nur la ekonomiaj cirkonstancoj. Bonan ateston pri tio donas al ni la marksisto L. de Jong en sia verko "Nuntempa Marksismo". Li demandas al ni: "pro kio la katolikaj laboristoj tute aliel opinias pri la hispana milito, ol ni, socialistoj?" Kaj tiukoncerne li atentigas nin pri la influo de l’ tradicio kaj religia edukado, kiuj ankaŭ – kaj grave – determinas ies spiritostaton. Oni do estu singarda, rilate al la tezoj, kiujn Marks kaj Engels fiksis en sia verkaro. Ili ne estas absolutaj veroj, ĉar absoluta vero ne ekzistas!

Alia eraro, kiun precipe antimarksistoj jam ofte faris, estas diri ke Marks malpravis, kiam li skribis: "la kapitaloj konstante kreskos, kaj ariĝos en la manojn de ade etiĝanta aro da kapitalistoj". Tiun tezon oni interpretas tiel, ke finfine do unu kapitalisto disponos pri la kapitalo, sekve nur tiu unuopulo finfine estos la sola reprezentanto de la kapit. sistemo…! Estas ja tre evidente, ke tion Marks ne celis aserti. Li parolis nur pri difinitaj tendencoj en la disvolvado de l’ socio. Kaj ankaŭ lia tezo: "la ekonomiaj kondiĉoj determinas la spiritostaton de l’ homo" estas nur tendenco, ne absoluta vero! La fakto do, ke la aŭstraliaj laboristoj atingis malpli altan kulturnivelon ol tiu de la japanoj, pruvas ne, ke la "marksisma kredo" mistrafis, sed ke ankaŭ aliaj faktoroj ludas en tio gravan rolon. Se do K-do Lanti bonvolos nin informi pri tiuj aliaj faktoroj – historio, religio, familivivo, tradicio, politika regsistemo, tiel en Japanio, kiel en Aŭstralio, ni pli bone povos ekzameni tion: kio kune determinas la spiritostaton de l’ homo. Samtempe ni tiam rigardu, ĉu la tezo de Marks estas erara, aŭ erare komprenata…
(Sennacieca Revuo, aŭgusto ’38) Nieuwenhuizen, Hago.

*       *
*

Al tiu ĉi-supra vidpunkto E. Lanti rebatis en la januara numero de "S.R.", 1939, sub la titolo: