Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
DISKUTEJO
Peto al K-do E. Lanti

Nur nun venis en miajn manojn la interesa letero de K-do Lanti (aprila "S.R."). Pri ĝia enhavo mi havus nur laŭdon, se mi ne trovus en ĝi ion, kio (kvankam relative vera) povus naski miskomprenon kaj konfuziĝon. Tial mi faras ĉi-subajn rimarkojn, esperante ke la legantoj penos esplori, ĉu ili estas pravaj.

K-do L. konstatis, ke "ne sufiĉas kvankam necesas ke la popolo ĝuadu bonajn materiajn vivkondiĉojn, por ke ĝi leviĝu al kulturo." Iom poste li skribas: "certe estas granda eraro kredi, ke la ekonomiaj kondiĉoj determinas la spiritostaton de l’homo". Por pruvi, ke li (Lanti) pravas, li komparas la japanojn kun la aŭstralianoj. La unuaj vivas sub multe pli malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj, ol tiuj sub kiuj vivas la lastnomitaj, kvankam la aŭstralianoj atingis malpli altan kulturnivelon, ol la japanoj. Tio ĉi do evidente kontraŭdiras la "marksisman kredon", ke la ekonomiaj kondiĉoj naskas la spiritostaton de l’ homo. Nu, en tiu ĉi aserto kuŝas la ĝermo de eventuala miskompreno kaj konfuziĝo. Ĝi estas eraro, kiun jam faris multaj marksistoj kaj antimarksistoj.

Kion do Marks celis diri per sia tezo: La socia pozicio determinas la spiritostaton de l’homo? Ĉu tion, ke nur la socia situacio, la ekonomiaj cirkonstancoj, en kiuj vivas la homo, kreas tiun spiritostaton? Certe ne! Ankaŭ Marks kaj Engels tre bone konsciis la fakton, ke ankaŭ aliaj faktoroj ludas en tio gravan rolon. Ekzemple,