Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekzistas aliaj principoj, ol tiuj, kiujn alprenis la fondintoj de SAT – kaj kiuj estis aprobataj dum preskaŭ dek jaroj de plej diverstendencaj Gek-doj. Kiuj deziras sincere la kuniĝon de ĉiuj lab. esp-istoj en unu solan organizon, tiuj devas agnoski tiujn principojn kaj ilin obei.

Mi scias, ke oni povas starigi plurajn demandojn, rilate al la praktika funkciado de la Asocio, la eblo starigi sekciojn kaj politikajn frakciojn, kiuj rajtas uzi la aparaton de la ĝenerala organizo por siaj apartaj celoj, solvas kontentige multajn problemojn. Pri tio kaj pri multo alia la Legantoj trovos klarigojn en "La Laborista Esperantismo".

Kiel jam dirite, mi parolas kiel simpla SAT-ano kaj tute ne celas ial ajn trudi mian propran vidpunkton. Neniu pensu, ke ĉi tiu skribaĵo signas ĉe mi deziron rehavi gvidan postenon en nia movado. Diablo kompatu!… Per ĉiuj revoluciaj sanktuloj, kies kadavrojn zorge konservas, respekteme honoras materialistaj piuloj, mi ĵuras, trifoje ĵuras! ke tia penso ne povus naskiĝi en mia kapo. Tro granda estas mia ĝojo senti min libera herezadi laŭplaĉe!… Nenial mi povus refariĝi silenta pri kelkaj aferoj, kiel okazis dum pluraj jaroj en la intereso de la unueco…

E. Lanti.