Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se anstataŭ celi al la pravigo de absurda tradicio, s-roj K. kaj V. estus dirintaj al si: "La uzado de l’ sufikso ec ĉe adjektivaj radikoj estas kaosa, necesas do difini simplan kaj klaran regulon", tiam ili facile starigus proksimume jenan: "La aldono de ec ĉe radikoj kun adjektiva karaktero estas pleonasma, balasta kaj sekve evitinda; kvankam nenecesa, ĝi tamen estas, en kelkaj tre malmultaj kazoj, pravigebla per eŭfonia konsidero."

La kompatinda uzanto de nia lingvo, kiu serĉas en tiu gramatiko regulon por uzi korekte la sufikson ec, trafos en grandan embarason, tial ke li ne povos pli bone ol s-roj K. kaj V. mem distingi, kiam temas pri abstrakto aŭ kvalito kaj kiam efikas aŭ ne la leĝo de sufiĉo. Kaj tiam li sekvos la senregulan, absurdan "tradicion lingvan".

Sed kelkaj legantoj certe pensos, ke por apliki la regulon, kiun mi skizis pli supre, necesas, ke l’ radikoj de nia lingvo havu gramatikan karakteron. Jes ja! Kaj en la Plena Vortaro mi insistis, por ke tiu karaktero estu signita per -a, -e, -o, -i ĉe la fino de radikoj adjektivaj, adverbaj, substantivaj kaj verbaj. Mi tamen scias, ke ne ĉiuj Akademianoj interkonsentas pri la ekzisto de gramatikaj kategorioj. Nu, mi gratulas al s-roj K. kaj V., ke ili sukcesis trafe montri ties neceson:

"La principon de la kategoria divido starigis de Saussure, Zamenhof ĝin aprobis en sia privata letero al li (Originala Verkaro, pĝ. 455). La Akademio ĝis nun ankoraŭ ne rekonis la principon, sed en la "Principo de Neceso kaj Sufiĉo" kaŝe jam enestas ĝia akcepto.

Cetere Zamenhof mem skribas en privata letero al Th. Cart: "Por stuki, kiel por stampi, mi volis doni al la radiko signifon verban" (Originala Verkaro, pĝ. 539.). Tio evidente pruvas, ke li atribuis al nudaj radikoj gramatikaj karakteron. Sekve stuk kaj stamp estas egalvaloraj al stuk(i) kaj stamp(i) (pĝ. 36)."

Por pravigi la neceson de tia kategoria divido, sufiĉas simple mencii la bone konatan ekzemplon pri komb’ kaj bros’. Se oni ne scias, ke la unua estas verbo kaj la dua substantivo, tiam ne eblas kompreni, ke kombo estas ago kombi kaj broso ilo por brosi.