La alia konstato, kiun mi kontente notis, estas, ke la aŭtoroj de l’ "Pl. Gr." liveras kelkajn bonajn argumentojn, favoraj al la sinteno de S.A.T., rilate la demandon -ujo, -io ĉe landnomoj. Estus superflue insisti pri tio per ampleksa citado. Tamen mi opinias utile konigi jenajn konkludojn kaj rimarkojn, kiuj troviĝas sur la pĝ. 105:
"Oni vidas, ke tia uzado de -io estas nur la plivastigo de ties Z-a apliko. Estas sendube, ke ĝi troviĝas en multaj internaciaj formoj, do ekz-e Hungario, Italio ktp. estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo de la Fund. Gram. Etendi la uzon de -io ankaŭ al aliaj landoj (Belgio, Britio ktp.) povas okazi per analogio, grave rolanta en ĉiuj lingvoj. Aliflanke, la plia rekonebleco internacia estas ĉe la landnomoj multe pli grava ol cetere. Kaj, eĉ kie la formo ne estas internacia, -io malpli deformas la vortojn ol -ujo. Krome: -io estas nur aldono, anstataŭanta la trian sencon de -ujo, same kiel aĉ anstataŭas unu el la du sencoj de fi-; poste, ĝi povas esti (kaj estas) paralele uzata kun -ujo, sen ia miskompreno. Do ĝi plene plenumas la postulojn, kiujn Z. metis en la Antaŭparolo de la Fundamento pri enkonduko de novaĵoj.
"RIM. La propono, pro siaj evidentaj avantaĝoj, estis favore akceptita de granda parto de l’ E-istaro. Ĝian ĝeneralan akcepton, tamen, malhelpis la rifuzo de la Lingva Komitato, kiu decide malaprobis la novan sufikson. Sed, krom multaj neŭtraluloj, ĉiuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala malaprobo. Tiel la E-istoj dividiĝas nun en io-anojn kaj ujo-anojn. Laŭ la nuna stato de la afero, la unueco ŝajnas pli facile atingebla per la cedo de la Lingva Komitato ol per plua rezisto kontraŭ la sufiksoido.
"Oni devas diri kelkajn vortojn pri tiu decido de L.K., ĉar multaj ĝin miskomprenas, opiniante ke la uzado de -io estas sendisciplina ago.
"Nu, L.K. havas la rajton ekzameni ĉiun novaĵon kaj ĝin oficialigi aŭ ne. Sed ĝi rajtas nek trudi novaĵon, nek malpermesi vaste uzatajn formojn, ĉar tio estus kontraŭa al la libera evoluo kaj, krome, tute senŝanca.