Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La sola gvidpunkto, kiu povas ĝin gvidi, estas la grado da uzateco. Do tiu rifuzo, ĝuste komprenate, signifas nur, ke L.K. juĝis la sufiksoidon -io ankoraŭ ne sufiĉe elprovita kaj uzata, por ĝin oficialigi. Ĉio plua estus ja transpaŝo de agosfero."

Estas interese rimarkigi, ke la kunlaborantoj al la SAT-organoj ĉiam havis la plenan liberon uzi laŭplaĉe la formojn -ujo, -lando-io ĉe landnomoj. La sperto montris tute klare, ke l’ granda plimulto el ili pli ŝatas la lastan formon, kiu estas pli mallonga, pli malpeza kaj pli internacia. Cetere, S.A.T. ne iniciatis la aferon; ĝi simple imitis la ekzemplon de l’ tiama U.E.A., kies gvidanto, Hektor Hodler, ne timis la tondrojn de kelkaj fanatikaj ujo-anoj. Sed li mortis kaj liaj heredintoj ne estis same kuraĝaj; ili forlasis la uzadon de -io, uj-umis discipline kaj… formanĝis lian heredaĵon. Sed tio estas alia temo – negramatikeca…

*       *
*

Mi jam diris, ke por klarigi la metodon, kiun aplikis la aŭtoroj de tiu ĉi verko, mi ne trovas alian motivon ol tiun, ke ili celis ĉefe pravigi ĉion, kio troviĝas en iliaj propraj verkoj – kaj nur tion. Plifirmigas mian opinion la konstato, ke ili ignoras la "tradicion lingvan", kiam ĝi povus pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj, t.e. kiuj konformas al la vera spirito de nia lingvo. Mi aludas al: alial, aliam, alie (kun loka signifo), aliel, aliom (alies, alio kaj aliu estas sen ia malaprobo menciataj). Tiuj formoj naskiĝis spontane ĉe homoj, kiujn logis la plej ŝatinda parto el nia lingvo: la tabelo de korelativaj vortoj; ĉe esperantistoj kiuj ne uzas nian lingvon diletante, sed necese kaj ĉiutage. Tiu komplemento al genie elpensita tabelo de adverboj eĉ troviĝas en iu pol-esperanta gramatiko; sed ne estis loko por ĝi en la 488-paĝa "Pl. Gr.". Kiel estas klarigebla tia malatento? Nu, eble tiel: "Ni, eminentaj kunlaborantoj de Literatura Mondo kun ĝiaj 500 abonantoj, havas aŭtoritaton kaj influon, kiun ne povas pretendi la simpluloj de "S.R." kun ĝiaj 1200 abonantoj kaj de "Sennaciulo" kun ĝia pli ol 6000-ekzemplera eldon-