kvanto. Sekve, la lingvaĵo uzata en tiaj proletecaj organoj estas neniel[1] atentinda, neniel studinta en nia "Plena Gramatiko".
Ke tia konsidero estis la konscia aŭ nekonscia impulso ĉe niaj gramatikistoj, pri tio mi trovas pruvon en jena rimarko, presita sur la pĝ. 173:
"Ekzistas en la Fundamento aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed ĝi neniam estis vere uzata; oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo ci-diri al iu".
Kiuj partoprenis SAT-kongresojn kaj havis la okazon konatiĝi kun la drone mortintaj Gek-doj Ozere, tiuj scias, ke ili ĉiam ci-umis dum konversacioj kaj diskutoj. Kaj mi ne dubas, ke en amleteroj, skribitaj ĉe diversaj latitudoj, oni povus ofte legi: Kara Ci! Cetere Julio Bagi mem abunde ci-umas en sia romano "Hura!". Sed s-roj K. kaj V. malŝatas tiun trivialan pronomon – kiu tamen estas uzata en poezio – kaj ŝajne bedaŭras, ke ĝi troviĝas en la Fundamento.
Rilate al formoj, kiuj ne enradikiĝis estas menciita (pĝ. 195) "Ti-kiuj proponita de Lanti". Fakte mi proponis nenion kaj en miaj verkoj nenie troviĝas "ti-kiuj". En la komenco de mia esperanta kariero mi uzis tiun formon, imite al kelkaj Sovetiaj K-doj. Tiam ofendis mian orelon, ekzemple, frazo kiel jena: "Ĉiuj tiuj, kiuj aprobas la proponon, levu la manon". Sed poste mi rimarkis, ke oni povas klare esprimi tiun saman ideon jene: ”Kiuj aprobas la proponon, tiuj…" La forlaso de "ĉiuj" kaj la alilokigo de "tiuj" tute kvietigis mian aŭdsenton. Tial malaperis la formo pri kiu estas funebre parolite en la "Pl. Gr.". Se "ti-kiuj" ne mortus, estas dube ĉu ĝi havus la honoron esti menciata en tiu verko…
- ↑ Verŝajne K. kaj V. dirus: neniamaniere, simile al la ŝatataj tiamaniere k.s. pezaj – sed naciecaj formoj.