Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pruve al tio, ke la metodo aplikita de niaj du aŭtoroj en la verkado de sia gramatiko estas misa, mi plie citu jenon:

"Kiel oni vidas, Z. ordinare ne uzas artikolon antaŭ jena kaj jeno, ĉar ili estas per si mem difinitaj (subs. mia); tamen ties uzado pli kaj pli oftiĝas" (pĝ. 182).

Jes ja! tiu balasta, erara uzo de la troviĝas tre ofte en la "Pl. Gr." mem. El tiu konstato oni povus malice argumenti, ke ties aŭtoroj uzas fuŝe, ne Zamenhofe nian lingvon. Mi preferas rimarkigi, ke hazarde mi notis: "en jena signifo" (pĝ.226), "…oni trovas jenajn" (pĝ.269) "…en jena frazo" (pĝ. 285), "…laŭ jenaj turnoj" (pĝ. 359). Tiel ke la kompatinda lernemulo, kiu serĉos regulon pri la uzo de la trafos denove en grandan embarason per studado super la "Pl. Gr.".

Kaj tra la tuta volumo oni konstatas, ke la oftege uzata vorto "certa" estas iafoje dubesenca; oni nemalofte hezitas por decidi ĉu temas pri neduba afero aŭ pri ia, iu, kelka. La "lingvuzo", la "tradicio lingva" kaj similaj ridindaj tialoj, per kiuj la gramatikistoj kutimas klarigi ĉiujn absurdaĵojn el la naciaj lingvoj, estas aplikataj al esperanto – kiun ni kutimas prezenti al la publiko kiel simplan, racian lingvon…

Sed kiam la "lingvuzo" kaj oficialaj difinoj de vortoj ne plaĉas al niaj aŭtoroj, tiam ili simple ne atentas ilin. Ekzemple, ili uzas la verbojn "klasi" kaj "ordi" kun transitiva senco. Tamen la radiko de tiuj vortoj estas substantiva (klaso kaj ordo) kaj sekve por akiri sencon transitivan la almeto de -ig estas logike necesa. En la "Pl. Gr.", kies kunaŭtoro estas s-ro V., tiu neceso estas montrita. Nu! mi ne dubas, ke s-roj K. kaj V. povus verki 100 paĝojn por rebati al mi, ke laŭ la leĝo de sufiĉo la formoj klasi kaj ordi kun transitiva senco estas tute kompreneblaj. Kaj mi devus konfesi, ke ja tiel estas. Ofte la kunteksto ebligas diveni, ĉu verbo estas uzata transitive aŭ ne. Tamen, ekzemple, ĉe la lego aŭ aŭdo de ordi, la unua ideo, kiu prezentiĝas, estas: esti en ordo kaj ne: fari ordon. Por ĉi tiu lasta ideo la almeto de ig ne estas