Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

superflua; same , se temas pri afero, kiu fariĝas orda per si mem. Almenaŭ estas multe pli facile pravigi la meton de ig al substantiva radiko por transitive verbigi ĝin, ol la almeton de ec ĉe adjektiva radiko.

Bedaŭrinde, por la harfendemuloj, sur pĝ. 113 troviĝas jena frazo: "Post adverbaj radikoj kaj prepozicioj validiĝas (subs. mia) la adjektiviga efiko de igi…" Tamen, la radiko valid estas adjektiva kaj ne verba kun transitiva senco; la aldono de ig estas do tute ne necesa por doni al tiu vorto netransitivan verban sencon; validi = esti valida, do validas. Kaj mi dubas, ĉu niaj gramatikistoj, malgraŭ sia skolastika talento, sukcesus liveri eĉ ŝajnvalorajn argumentojn por pravigi tiun monstran "validiĝas"…

Alian pruvon, ke s-roj K. kaj V. malŝate rilatas al la "lingvuzo", kiam tiu facila kaj obeema klarigilo ne akordiĝas kun ilia gusto, mi trovas en la ĉapitro pri Interpunkcio. La vorto parentezo estas oficiala kaj jene klarigata en la "Pl. Vor.": "l) Signoj per kiuj oni apartigas de la kunteksto kompletigan aŭ klarigan frazon aŭ vorton. 2) Frazo aŭ vorto tiele apartigita.” Sed sur la pĝ. 459 de l’ "Pl. Gr." oni povas legi pri parentezo: "Kelkfoje oni uzas tiun vorton ankaŭ por nomi la krampojn, sed tio estas evitinda". Kiam oni scias, ke tia uzado estas ne "kelkfoja', sed ĝenerala, ne povas esti dubo, ke en ilia tuta argumentado niaj aŭtoroj estis gvidataj de sia persona gusto. Per tia konstato oni rajtas konkludi, ke la "tradicio lingva" kaj la "lingvuzo" estas do plej ofte senvaloraj klarigiloj.

Kiel la legantoj sendube scias, jam delonge ekzistas en Esperantio la "Dramo ata-ita". Akademianoj kaj L.K.-anoj disputas inter si kaj ĝis nun neniu interkonsento povis okazi. Kompreneble en la "Pl. Gr." tuta ĉapitro estas dediĉita al tiu demando. Sed vane la aŭtoroj provis difini regulojn, kiujn ĉiu povus akcepti. Ekzemple, Teo Jung en "Heroldo de Esp-o" eldiris lastatempe sian malaprobon al la solvo proponita de s-roj K. kaj V. La afero ŝajnas al mi tute ne grava kaj mi men-