Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cias ĝin nur kun la celo montri, ke ne eblas diktatore gramatikumi. Cetere, Zamenhof mem kelkfoje diris, ke oni ne devas kateni la lingvon per tro rigoraj reguloj. Pri la "dramo ata-ita" mi simple rimarkigos, ke ĝi ofte estas nur afero de stilo, ne de gramatiko. Verkisto povas iam pensi kaj akcenti la momenton dum kiu okazas la ago, kaj aliam li pensos kaj akcentos la rezulton de la ago. Kion li devas senĉese celadi, tio estas liberigi sin el la influo de naciaj lingvoj. Konklude pri tiu punkto mi notas, ke la aŭtoroj de l’ "Pl. Gr.", kiuj estas lertaj dialektikuloj, ne sukcesis verki la lastan scenon de l’ "dramo ata-ita". Espereble la rigardantoj ne atendos, ke falu la kurteno kaj ili foriros, akirinte la konvinkon, ke la "dramo" simple estis malsprita farso…

En ĉi tiu verko troviĝas kelkfoje mencio pri la leĝo de analogio. Ĉiu vera esperantisto, kiu atente observas la vivon de sia lingvo, povas ofte rimarki la efikojn de tiu leĝo. Ekzemple, mi trovis antaŭnelonge la formon "Holandujo" en gazeto, kie oni kutime uj-umas fervore. Se ne ekzistus en Esperantio la i-uma tendenco, mi ne dubas, ke post pli malpli longa tempo oni povus legi, ekzemple: Alĝerujo, Aŭstralujo, Azujo, Siberujo, Tasmanujo ks. Oni do povas tute konsenti kun s-roj K. kaj V., kiam ili substrekas la influon de tiu leĝo per ekzemploj, ĉerpitaj el la Zamenhofa verkaro.

Sed mi ne rimarkis, ke niaj aŭtoroj konscias pri alia leĝo: tiu de minimuma peno. Ĉiu scias, ke sufiĉas diri al iu: "Bonan tagon", por ke li komprenu jenan tutan frazon: "Al vi mi deziras bonan tagon." Temas pri elipso de superfluaj vortoj. Sed la sama leĝo de minimuma peno ankaŭ influas sur la formon de vortoj mem. Mi mencios fakton, kiun oni povis konstati en la SAT-movado. En ties komenca tempo la oficialaj vortoj proletario kaj proletariaro estis ofte uzataj. Sed tiuj formoj estas pezaj. Iam tute spontane kaj nature iu diris: "proleto", "proletaro", kaj ĉiuj aŭskultantoj bone komprenis. La sekvo estis, ke iom post iom la oficiala formo estis forlasita kaj jam delonge en la lab. esp. movado oni ĉiam uzas la pli simplan formon.