Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam la vortoj proleto kaj proletaro aperis en la SAT-organoj, tiam d-ro Diterle el Lajpcig skribis al mi proteste, klarigante, ke tia "kripligo" de l’ latindevena "proletarius" estas neallasebla, ke ĝi "ofendas la lingvosenton de ĉiu klerulo…"

Mi respondis al la eminenta latinisto (almenaŭ latinemulo), ke la proletoj bedaŭrinde – aŭ feliĉe – estas tute indiferentaj al tia lingva konsidero. Ili eble povus interesiĝi pri la opinio de l’ rektoro E. Buarak (Boirac), kiu diris, ke "esperanto estas la latino de l’ demokratio", sed kondiĉe, ke ĝi estu, aŭ fariĝu, kiel eble plej simpla kaj malpeza. Jaroj forpasis. S.A.T. iniciatis la eldonon de vortaro. Tiam lange aŭ plume mi interrilatis kun s-ro Groĵan-Mopen preskaŭ ĉiutage. Foje mi donis al li, interalie, slipon kun difino pri la vorto proleto. Senproteste li akceptis ĝin kaj jam de pluraj jaroj pli ol dek miloj da homoj – ankaŭ senproteste – legis tiun difinon en la Plena Vortaro. Kompreneble la oficiala Proletario ne forestas, sed ĝi estas menciita kun la nura indiko = proleto. Tamen, s-ro G.M. ankaŭ estis latinisto. Eble lia "lingvosento" komence ofendiĝis, kiam li legis la simpligitan formon. Sed kiel diligenta leganto de l’ SAT-gazetoj, li verŝajne iom post iom alkutimiĝis kaj jen kial proletario estis forpuŝata. Hodiaŭ, se en SAT-kongreso iu aŭdigus la vorton "proletario", eble multaj komprenus, ke temas pri ario, kiun kantas proletoj…

*       *
*

Supozeble, kelkaj legantoj opinios, ke mi forflankiĝis de l’ temo. Tute ne! Male, mi staras en la centro de l’ gramatika tereno. Temas ja ekkompreni pri la leĝoj laŭ kiuj evoluas – ne ĝuste, laŭ kiuj devas evolui nia lingvo. Mi ja konscias, ke tiuj leĝoj estas relativaj. Se esperanto estus uzata nur de kleruloj kiel d-ro Diterle k.a., la formo proleto neniam venkus. Sed se oni konsentas al ĉi tio, ke la elementuloj (unuagradaj instruitoj), ordinare proletoj, pli bezonas esperanton ol la profesoroj kaj poliglotoj, la konsekvenco estos, ke ne ĉi-lastaj devas esti ordonpovaj en Esperantio. Ili plej ofte kapablas nur kompliki nian simplan lingvon kaj ĝin ŝarĝi per kaprompaj