Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reguloj, kies lernado forpelos la varbitojn. Por antaŭenpuŝi nian movadon, necesas esti ĉiam tre atenta al ĉio, kio povas racie simpligi nian lingvon. La rolo de esperantista gramatikisto devas esti la formula eltrovo de reguloj, per kies obeo nia lingvo povas evolui laŭ kiel eble plej racia plisimpliĝo kaj samtempa pliriĉiĝo.

Neniu scipovas esperanton. Zamenhof mem ne ĉiam kapablis uzadi sian lingvon laŭ ĝia racia spirito. Tro ofte li estis influata de l’ naciaj lingvoj, kiujn li sciis. Sed li estis neniel diktatorema kaj aŭtoritatema. Li donis konsilojn kaj ne ordonojn. Lia celkonformemo estis granda, sed li konsciis pri sia erarpovo. Nun, post 50-jara ekzisto de esperanto, la gramatikistoj, kiuj prenas sur sin la taskon difini regulojn, sin apogante sur la eraroj de la aŭtoro de nia lingvo, sur la aŭtoritato de "bonaj aŭtoroj" kaj sur la "tradicio lingva", tiuj iras laŭ malĝusta vojo; tiuj faras al nia afero malbonan servon. Ne pro tio, ke Zamenhof k.a. diradis, ekzemple: "…enkonduki esperanton en la lernejojn", la esperantistoj devos eterne uzi tiel balaste la akuzativon. Tial ke l’ nacieca influo kontrabande oficialigis la formojn "pacifismo" kaj "pacifisto", tio ne signifas, ke la sennaciemuloj – la plej konsekvencaj esperantistoj – ne havas la rajton uzi la pli simplajn kaj pli esperantecajn vortojn: pacismo kaj pacisto. Kaj se la "tradicio lingva" povas pravigi la formojn "virgulino", "belulino" k.s., ili tamen neniel estas racie pravigeblaj, tial ke ĉiu esperantisto facile komprenas, kio estas ino virga (virgino) kaj ino bela (belino). La hazardo kaj kaprico, kiuj tro longe regis kaj ankoraŭ regas — en la elekto de vortoj kaj formoj, povus same maltrafe enkonduki la formon "amatulino" anstataŭ amatino

Niaj gramatikistoj devus kompreni, ke rilate al esperanto, artefarita lingvo, ili ne devas apliki metodon, kiu taŭgas nur por naciaj lingvoj, en kiuj svarmas absurdaĵoj. Ili devus penadi por difini leĝojn, laŭ kiuj oni povas plej simple kaj tamen klare eldiri siajn pensojn. Bedaŭrinde s-roj K. kaj V. laŭiris la trabatitan, la skolastikan vojon kaj riverencis antaŭ la "tradicio lingva". Vane ili diras en sia antaŭparolo: "…ni devis forgesi ĉiujn