Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

naciajn sistemojn kaj konstrui ian absolutan gramatikon bazitan sur la racio." Se tion ili fakte celis, mi opinias, ke ili plene fiaskis. Cetere oni trovas en tiu antaŭparolo mem refuton al ilia aserto. Racio ne obeas tradicion. Kaj tamen oni povas legi sur la pg. 9:

"Kiu sin bazas nur sur la Fundamenta gramatiko, tiu komencas tie, kie la unuaj verkistoj de Esp-o: por li ne ekzistas tiu lingva trezoraro, kiu evoluis (hazarde, kaprice, malracie – mia rimarko) per la penoj de tiel multaj aŭtoroj. Tiu trezoraro prezentas propre la lingvan "spiriton"; ĝin ni volis kapti en regulojn kaj transdoni en facile konsultebla libro."

Ne! La "spirito" de nia lingvo ne troviĝas ĉe aŭtoroj, kiuj estas pli malpli sub la influo de naciaj lingvoj. Neniu esperantista verkisto ĝis nun sukcesis tute liberiĝi el la nacieca influo. (Kaj mi mem ne havas tian pretendon). Sekve estas vana penado serĉi en tiaj verkoj la veran spiriton de nia lingvo. La "tradicio lingva" plej ofte ofendas tiun spiriton mem, kiu cetere nun ekzistas nur en embria stato. La vera spirito de nia lingvo estas sennacieca; la esperantistoj devas streĉi sian tutan forton por formeti la naciecan influon. Kaj la celo de gramatikisto devus esti la starigo de simplaj reguloj sentradiciecaj.

Malgraŭ siaj 488 paĝoj la "Pl. Gr." ne povis doni al mi konsilon pri duba punkto, kiu antaŭnelonge stariĝis antaŭ mi ĉe relego de letero, kiun mi skribis antaŭ du jaroj. Jen pri kio temas: "Mi pagas ĉi tie trione malpli ol en Tokio…" ĉu ne devus esti obl anstataŭ on? La ideo ja estas obligi la malplion. Sed mi ne faris ŝanĝon pro jena konsidero; on kaj malpli havas malpliigan efikon kaj obl pliigan. Ilia kunigo sekve povus nur konfuzi. Cetere mia korespondanto tre bone komprenis, kion mi volis sciigi al li. Sekve, kial cerbumadi pri klara afero. Nu, tia demando k.a. similaj povos esti okazo por s-roj K. kaj V. aldoni almenaŭ 100 pliajn paĝojn al la tria eldono. Kaj nun mi komprenas, ke por trarecenzi ĉi tiun verkon mi devus ankoraŭ longe skribadi. Se tiel mi farus, la Red. de nia Revuo sendube opinius,