ke miavice mi volas repage embarasi lin…
Konklude mi do sincere kaj senmalice konfesas, ke la tutlegado de tiu verko lasis al mi la malagrablan impreson, ke jam de 20 jaroj mi uzadas nian lingvon, nesciinte – kaj nun eĉ malpli – ĝiajn gramatikajn regulojn… Kompatinda popolo esperantista! Ĝi nun disponas je tro Plena Gramatiko, dum mankas sufiĉe Plena Vortaro. – En ĉi-lasta verko ja ne troviĝas geografiaj kaj historiaj nomoj. S-roj K. kaj V. pli utile aplikus sian kleron kaj erudicion per ties kompilado ol per skolastika provo klarigcele malklarigi nian simplan lingvon…
Se mi kapablus kiel la Budapeŝta gramatikisto rajdi Pegason[1], mi provus fari versojn pri jenaj bildoj, kiuj nun aperas antaŭ miaj okuloj: Kaloĉai, kun kalva kapo burĝe klaskonscia[2], ne ŝparas paperan rismon[2] por sia vero skolastika. Sed li trafis en abismon[2], tial ke li ne estas komprenata. Kaj li suferas teruran skismon[2] pro -ita kaj -ata. Kaloĉai kun kalva kapo burĝe klaskonscia[2].
Prefere mi rekomendu al la legantoj la solan regulon, kiun mi mem ĉiam provis obei; ĝi estas eldirita de s-ro Teofilo Kar (Cart), la mortinta prezidanto de la Akademio: "Kio en nia lingvo estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj tamen ne klara, tio estas malbona" (laŭmemore citita). Kaj mi aldonu: Kiam vi skribas en esperanto, pensu, ke tiam vi estas civitano de Esperantio kaj sekve devas streĉi la volon por senigi vin je ĉia nacieca influo…
Nov-Zelando, Februare 1939.